Babiladaj Preferaĵoj

La sekvaj opcioj permesas al vi personecigi kiel Orko kondutas dum provizado de aliro al tujaj mesaĝadaj kaj interretaj relaj babiladaj klientoj.

Paroldiri la nomon de la babilĉambro

Se tiu ĉi markobulono estas markita, Orko antaŭmetos alvenantajn mesaĝojn per la nomo de la ĉambro aŭ amiko el kiu ili venis, krom se ili venis el la nuntempe fokusita konversacio.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Anonci kiam viaj amikoj skribas

Se tiu ĉi markobulono estas markita, kaj se Orko havas sufiĉan informon identigante ke via amiko skribas, Orko anoncados ŝanĝojn en la skribostato.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Provizi specifajn mesaĝhistoriojn por babilĉambroj

Se tiu ĉi markobulono estas markita, la komandoj de Orko por revizii lastatempajn mesaĝojn validos nur por la nuntempe fokusita konversacio. Alie, la historio enhavos la plej lastatempajn mesaĝojn sendepende de el kiu konversacio ili venis.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Paroldiri mesaĝojn de

Tiu ĉi grupo da radikbutonoj permesas al vi kontroli en kiaj cirkonstancoj Orko prezentados alvenantajn mesaĝojn al vi. Viaj elektoj estas:

  • Ĉiuj kanaloj

  • Kanalo nur se ĝia fenestro estas aktiva

  • Ĉiuj kanaloj kiam iu babilada fenestro estas aktiva

Defaŭlta valoro: ĉiuj kanaloj