Bonvenon al Orko
Orko estas libera, malferm-koda, fleksebla kaj etendebla ekrana leganto kiu provizas aliron al la grafika labortablo per parolo kaj refreŝigebla brajlo.
Orko laboras kun aplikaĵoj kaj ilaroj kiuj subtenas la Interfacon de Helpa-Teknologia Servo-Provizanto (AT-SPI), kiu estas la ĉefa helpa-teknologia infrastrukturo por Linux kaj Solaris. Aplikaĵoj kaj ilaroj kiuj subtenas la AT-SPI inkluzivas Gtk+, Qt, Java Swing, LibreOffice, Gecko, WebKitGtk, kaj Chrome/Chromium.
Lanĉi Orko
Por lanĉi Orko:
La metodo por agordi Orko por aŭtomate lanĉiĝi kiel via preferata ekrana leganto dependos de kiun labortablan medion vi uzas.
Por ŝalti/malŝalti Orko en GNOME, premu Super+Alt+S.
Tajpu orca, kune kun laŭvolaj parametroj, en terminalfenestro aŭ ene de la dialogo Ruli kaj poste premu Return.
Opcioj ĉe Ŝargado
La sekvaj opcioj povas esti specifitaj dum lanĉado de Orko en terminalfenestro aŭ ene de la dialogo Ruli:
-h, --help: Montri la helpan mesaĝon
-v, --version: Montri la version de Orko
-s, --setup: Agordi uzanto-preferojn
-u, --user-prefs=dirname: Uzi dirname kiel alternativan dosierujon por uzanto-preferoj
-
-e, --enable=option: Devigi uzon de opcio, kie la option povas esti unu el la sekvaj:
speech
braille
braille-monitor
-
-d, --disable=opcio: Malebligi la uzadon de opcio, kie la opcio povas esti unu el la sekvaj:
speech
braille
braille-monitor
-p, --profile=dosiernomo: Importi profilon el donita Orko profildosiero
-r, --replace: Anstataŭigi nuntempe funkciantan Orko
-l, --list-apps: Presi la konatajn ruliĝantajn aplikaĵojn
--debug: Sendi sencimigan eliron al debug-YYYY-MM-DD-HH:MM:SS.out
--debug-file=dosiernomo: Sendi sencimigan eliron al la specifita dosiero