Klavara Aranĝo
Orko havas du klavarajn aranĝojn: Desktop (t.e. kun numera klavaro) kaj Laptop. La aranĝo kiun vi elektas influas kiun klavon oni uzas kiel la Orko Modifier.
Se vi uzas la Laptop-aranĝon, la defaŭlta Orko Modifier estos CapsLock
Se vi uzas la Desktop-aranĝon, la Orko Modifier estos ambaŭ Insert kaj KP_Insert, ĉi-lasta estante la sama klavo kiel KP_0.
La aranĝo ankaŭ determinas la klavpremojn asociitajn kun kelkaj komandoj de Orko, precipe en la areoj de Plata Revizio, Kie Mi Estas, kaj Diri Ĉion.
Ŝanĝi Vian Klavaran Aranĝon
Eniru la dialogon Orko Agordoj per premi Orko Modifier+Space.
Movu al la grupo de radikbutonoj Klavara Aranĝo.
Per sagaj klavoj, iru al la dezirata aranĝo.
Premu la butonon Apliki.