Musa Revizio

La Musa Revizio-funkcio de Orko igas Orko prezenti la objekton sub la musa montrilo. Male al la funkcio Plata Revizio de Orko, Musa Revizio ne estas limigita al la aktiva fenestro; anstataŭe, Orko provos identigi kiun alireblan objekton, se ian ajn, estas visuele sub la montrilo dum vi movas la muson. Se vi movis la montrilon super alireblan objekton kun informo por prezenti, Orko prezantos tiun objekton kaj ĝian informon al vi.

Ĉar ebligi Musan Revizion igas Orko aŭskulti kaj poste procesi ĉiujn ŝanĝojn en la pozicio de la Musa Montrilo, tiu ĉi funkcio estas maleblita defaŭlte. Por ke ĝi ĉiam estu ebligita, marku la markobutonon Paroli pri objekto sub muso trovatan en la Ĝenerala paĝo de la Agordoj-dialogo de Orko. Krome, vi trovos neligitan komandon nomatan Ŝalti/malŝalti musan revizion en la Klavkombinoj-paĝo de tiu sama dialogo. Per ligi tiun komandon, kiel priskribite en la Enkonduko en Klavkombinojn, vi povas ebligi kaj malebligi Musan Revizion laŭbezone.

Defaŭltaj Agordoj kaj Klavkombinoj Estas Sendependaj Unu de Alia

Rimarku ke vi povas elekti havi Musan Revizion ĉiam ebligitan aŭ ne kaj tamen ŝalti/malŝalti ĝin per ligi kaj uzi la komandon Ŝalti/malŝalti musan revizion. Ne estas necesare ebligi ĝin por ŝalti/malŝalti ĝin ĉar agordoj kaj klavkombinoj estas sendependaj unu de alia.