Struktura Navigado
La funkcio de Struktura Navigado de Orko permesas al vi navigi inter elementoj en dokumento. La tipoj de elementoj laŭ kiuj vi povas navigi inkluzivas:
Titoloj kaj aliaj tekstblokoj
Formularaj regiloj
Ligiloj
Listoj kaj listeroj
Ŝildomerkoj, apartigiloj kaj ankroj
Tabeloj kaj tabelĉeloj
Plena listo de individuaj elementoj kaj iliaj asociitaj klavkombinoj troveblas en Komandoj de Struktura Navigado.
Subtenataj Aplikaĵoj
Nuntempe, Struktura Navigado estas plene efektivigita por retenhavo, inkluzive la helpoenhavon kiun vi legas nun. La subteno de Struktura Navigado de Orko por tabelĉeloj ankaŭ estas efektivigita por OpenOffice Writer kaj LibreOffice Writer. Efektivigi la ceteron de la objektoj de Struktura Navigado por ĉi tiuj oficejaj aplikaĵaroj postulas ŝanĝojn farendajn de iliaj respektivaj programistoj. Efektivigi iujn ajn funkciojn de Struktura Navigado en Evince postulos similan klopodon de la flanko de ĝiaj programistoj.
Ne Forgesu Ŝalti Strukturan Navigadon!
Depende de kie vi estas, povas esti necese al vi eksplicite ŝalti Strukturan Navigadon antaŭ ol vi povas uzi ĝin.
Kiam Necesas Ŝalti Strukturan Navigadon
En retpaĝoj, eksplicite ŝalti Strukturan Navigadon estas ĝenerale nenecesa ĉar via interago kun la dokumento ĉefe konsistas el lego de ĝia enhavo. Tial ne estas demando ĉu la 'H' kiun vi ĵus premis estis celita esti skriba komando aŭ navigada komando.
Aliflanke, en redakteblaj dokumentoj kiel tiuj trovitaj en OpenOffice kaj LibreOffice, estas multe pli malfacile por Orko ĝuste antaŭdiri kion vi atendas okazi pro premi 'H'. Tial, antaŭ ol vi povas uzi iun ajn komandon de Struktura Navigado en redaktebla dokumento, vi devas unue ŝalti Strukturan Navigadon premante Orko Modifier+Z. Kiam vi finis navigadon kaj pretas rekomenci skribadon, premu Orko Modifier+Z denove por malŝalti Strukturan Navigadon.
Disponeblaj Agordoj
Aldone al la antaŭe menciitaj komandoj, Orko havas kelkajn agordeblajn opciojn disponeblajn specife por aplikaĵoj en kiuj estas subteno de struktura navigado.
Agordi Strukturan Navigadon
Donu fokuson al aplikaĵo por kiu Orko havas subtenon de Struktura Navigado.
Iru al la dialogkesto Agordoj de Orko por la aktuala aplikaĵo premante Ctrl+Orko Modifier+Space.
Navigu al la lasta paĝo de la dialogkesto kiu devas esti nomata laŭ la nomo de via aktuala aplikaĵo.
Ekzamenu kaj ŝanĝu la agordojn laŭ via bontrovo.
Premu la butonon Bone.