Klavkombinoj

Orko havas multajn komandojn, iuj el kiuj estas ligitaj al klavpremo, aliaj el kiuj estas neligitaj. Vi povas ligi, religi, kaj malligi la komandojn de Orko sekvante la paŝojn sube.

Ligi Neligitan Komandon

  1. Eniru la dialogon Orko Agordoj per premi Orko Modifier+Space.

  2. Movu al la paĝo Klavkombinoj.

  3. Per sagaj klavoj, iru al la ĉelo kiu enhavas la komandon al kiu vi volas asigni klavpremon.

  4. Premu la dekstran sagon unufoje. Tio metos la fokuson en la kolumnon Klavkombino. Premu Return.

  5. Premu la deziratan klav-kombinon.

  6. Premu Return por konfirmi la novan kombinon. La nova klavpremo estos konservita kaj la markobutono en la lasta kolumno (la kolumno Modifita) indikos ke la klavkombino estis modifita.

  7. Premu la butonon Apliki.

Ŝanĝi Ekzistantajn Klavkombinojn

  1. Eniru la dialogon Orko Agordoj per premi Orko Modifier+Space.

  2. Movu al la paĝo Klavkombinoj.

  3. Per sagaj klavoj, iru al la ĉelo kiu enhavas la klavkombinon kiun vi deziras ŝanĝi kaj premu Return.

  4. Premu la deziratan klav-kombinon.

  5. Premu Return por konfirmi la novan kombinon. La nova klavpremo estos konservita kaj la markobutono en la lasta kolumno (la kolumno Modifita) indikos ke la klavkombino estis modifita.

  6. Premu la butonon Apliki.

Restarigi Originalajn Klavkombinojn

  1. Eniru la dialogon Orko Agordoj per premi Orko Modifier+Space.

  2. Movu al la paĝo Klavkombinoj.

  3. Per sagaj klavoj, iru al la modifita kolumno asociita kun la klavkombino.

  4. Malmarku la markobutonon per premi Space.

  5. Premu la butonon Apliki.

Malligi Ligitajn Komandojn

  1. Eniru la dialogon Orko Agordoj per premi Orko Modifier+Space.

  2. Movu al la paĝo Klavkombinoj.

  3. Per sagaj klavoj, iru al la ĉelo kiu enhavas la klavkombinon kiun vi deziras forigi kaj premu Return.

  4. Kiam vi estas petata doni la novan klavkombinon, premu DeleteBackSpace. Vi estos informita ke la klavkombino estis forigita.

  5. Premu Return por konfirmi.

  6. Premu la butonon Apliki.