Plenumi formulojn

Kiam interagante kun retpaĝoj kaj aliaj dokumentoj per Orko, vi interagas kun la dokumento mem; ne kun bufurigita kopio de tiu dokumento. La foliuma kaj fokusa reĝimoj de Orko permesas al vi ŝanĝi inter legado kaj plenumado de formuloj.

Eliri el Formulkampoj

Por eliri el formulkampo, vi havas kelkajn eblojn:

  • Uzu Tab/Shift+Tab se vi deziras forlasi la nuntempe fokusatan formulkampon kaj movi al la sekva/antaŭa fokusebla objekto, sendepende de tipo.

  • Uzu la strukturajn navigadajn komandojn por formuloj de Orko por movi al la sekva aŭ antaŭa formulkampo.

  • Depende de la formularo kaj la aplikaĵo, vi eble ankaŭ povos uzi la sagajn klavojn por elnavigi el difinita formulkampo.

Por uzi la karenan navigadon aŭ strukturajn navigadajn komandojn de Orko por eliri el formulkampo, vi devas esti en foliuma reĝimo. Se vi estas en fokusa reĝimo, vi povas ŝanĝi al foliuma reĝimo per premi Orko Modifier+A.