Babilaj Komandoj
La sekvaj komandoj povas esti uzataj por aliri informojn en la tujmesaĝaj kaj IRC-klientoj subtenataj de Orko. Vi rimarkos, ke pluraj el tiuj komandoj estas "neligitaj". Bonvolu vidi Modifado de Klavkombinoj por informoj pri kiel ligi tiujn komandojn al klavpremoj.
Prezenti antaŭan babilĉambran mesaĝon: (neligita)
Prezenti sekvan babilĉambran mesaĝon: (neligita)
Ebligi/malebligi anoncadon de ĉambra nomo kun mesaĝoj: (neligita)
Ŝalti/malŝalti babilĉambro-specifajn mesaĝhistoriojn: (neligita)
Ebligi/malebligi anoncadon de amika tajpstato: (neligita)
Ŝalti/malŝalti prezentadon de ĉambra nomo: (neligita)