Lerna Reĝimo

En Lerna Reĝimo, Orko anoncos ĉiun klavpremon kiun vi premis kune kun ajna asociita Orko-komando al kiu tiu klavpremo estas ligita. En ĉi tiu reĝimo, vi ankaŭ povas ricevi liston de klavkombinoj enhavantaj ĉiujn Orko-komandojn kiujn vi povas uzi.

Uzado de Lerna Reĝimo

  1. Eniru Lernan Reĝimon per premi Orko Modifier+H.

  2. Premu ajnan klavon aŭ klavpremon. Orko anoncos la klavojn kaj ajnan asociitan komandon.

  3. Premu Esc por eliri Lernan Reĝimon.

Akiri Liston de Fulmoklavoj

  1. Eniru Lernan Reĝimon per premi Orko Modifier+H.

  2. Premu F2 se vi volas liston de fulmoklavoj aplikataj en tuta Orko, aŭ premu F3 se vi volas liston de fulmoklavoj specifaj por la aplikaĵo kun fokuso.

  3. Premu UpDown por ekzameni la enhavon de la listo.

  4. Premu Esc por eliri el la listo.