Vivaj Regionoj
Vivaregiono estas dinamike ĝisdatiata parto de retpaĝo, kiel tabelo de sporta statistiko, listo de aktualaj akcioprezoj, protokolo el babilejo, aŭ averto montrata de la paĝo kiun vi legas. Dum vivaj regionoj aperas sufiĉe ofte, plenalireblaj retpaĝoj kun vivaj regionoj renkontiĝas malpli ofte. Tiu problemo estas aktive solvata de kelkaj organizaĵoj.
Niveloj de Ĝentileco de Vivaj Regionoj
Vivaj regionoj havas asociitan nivelon de "ĝentileco" kiu estas agordita de la aŭtoro kiel rimedo por transdoni la gravecon de la informo kaj sugesti kiam uzantoj devus esti informitaj de ilia helpema teknologio pri ĝisdatigoj faritaj ene de tiu regiono. Vivaj regionoj povas esti "malŝaltita", "ĝentila", aŭ "aserta".
Subteno de Orko por Vivaj Regionoj
Ĉar vi eble ne konsentos kun la ĝentilecnivelo specifita de la aŭtoro kies paĝon vi vidas, Orko disponigas kelkajn komandojn por vivaj regionoj kiuj permesas al vi modifi la nivelon de iuj aŭ ĉiuj regionoj sur paĝo. Krome, vi povas:
Ŝalti/malŝalti subtenon de vivaj regionoj
Salti al la sekva kaj antaŭa vivaregiono laŭspace
Salti al la lasta vivaregiono kiu prezentis informon
Revizii la lastajn naŭ mesaĝojn de vivaj regionoj kiuj estis prezentitaj