Agordoj de Literumilo

Orko provas provizi konsekvencan uzantosperton kiam interagas kun aplikaĵaj literumiloj. Por aplikaĵoj, kie ĉi tiu plibonigita subteno estis provizita, vi trovos plurajn opciojn, kiujn vi povas agordi por ricevi la nivelon de parolindeco, kiu plej bone funkcias por vi.

Vi povas havi kaj mallongan kaj detalan literumilan informon

Se vi normale volas tre malmultan parolindecon kiam uzas literumilon, sed foje bezonas detalajn informojn pri donita eraro, vi povas malaktivigi ĉi tiujn opciojn. Kiam vi bezonas aldonajn detalojn, simple uzu la detalan komandon Kie Mi Estas de Orko por ke Orko prezentu la nunan eraron kvazaŭ ĉiuj ĉi tiuj opcioj estus ebligitaj.

Literuma eraro

Se ĉi tiu markobulono estas markita, Orko literumados la misortografitan vorton post ĝia parolado.

Defaŭlta valoro: markita

Literuma sugestio

Se ĉi tiu markobulono estas markita, Orko literumados la sugestitan korektadon post ĝia parolado.

Defaŭlta valoro: markita

Prezenti kuntekston de eraro

Se ĉi tiu markobulono estas markita, Orko parolos la frazon aŭ linion el la dokumento, en kiu la eraro estas trovita.

Defaŭlta valoro: markita