CapsLock en la Aranĝo Tekomputilo

Orko havas du klavajn aranĝojn: Labortablo kaj Tekomputilo. La aranĝo kiun vi elektas influas kiun klavon oni uzas kiel Orko-Modifilo. Se vi uzas la aranĝon Tekomputilo, la implica Orko-Modifilo estos CapsLock. Se vi uzas la Aranĝon Tekomputilo de Orko kaj volas ŝlosi aŭ malŝlosi CapsLock, vi povas fari tion aŭ per premado de CapsLock dufoje (postulas at-spi2-version 2.32 aŭ pli postan), aŭ per la sekvaj paŝoj:

Ŝalti/malŝalti CapsLock en la Aranĝo Tekomputilo

  1. Premu la Preteriran komandon, Orko Modifier+BackSpace, por diri al Orko ke la sekva komando estas ignorenda.

  2. Premu CapsLock por ŝalti/malŝalti ĝian ŝlositan staton.