Agordoj de Tabela Navigado

La sekvaj opcioj permesas al vi personecigi kiel Orko kondutas kiam navigas ene de tabelo en aplikaĵoj kun ebligita Struktura Navigado.

Paroli koordinatojn de ĉelo

Se ĉi tiu markobulono estas markita, Orko anoncas la koordinatojn de ĉiu ĉelo al kiu vi navigas.

Defaŭlta valoro: markita

Paroli pri multoblaj ĉelaj kovraĵoj

Se ĉi tiu markobulono estas markita, Orko anoncas kiom da vicoj kaj/aŭ kolumnoj ĉelo kovras kiam ĝi kovras pli ol unu.

Defaŭlta valoro: markita

Anonci ĉelan titolon

Se ĉi tiu markobulono estas markita, Orko anoncas ŝanĝojn en la titolo se la titoloj por la nuna ĉelo povas esti determinitaj.

Defaŭlta valoro: markita

Preterpasi malplenajn ĉelojn

Se ĉi tiu markobulono estas markita, Orko preterpasos malplenajn ĉelojn kiam vi uzas la strukturajn tabelnavigadkomandojn de Orko por aliri la tabelon.

Defaŭlta valoro: nemarkita