Profiloj

La profiloj de Orko permesas al vi konservi kaj ŝargi plurajn konfiguraciojn tiel ke vi povas rapide aliri la agordojn kiujn vi bezonas.

Konservi Novan Profilon

  1. Iru al la dialogkesto Agordoj de Orko.

  2. Ŝanĝu kiujn ajn agordojn vi deziras.

  3. Sur la paĝo Ĝeneralaj, premu la butonon Konservi Kiel.

  4. Tajpu la novan profilnomon en la rezulta dialogkesto Konservi Profilon Kiel.

  5. Premu la butonon Bone en la dialogkesto Konservi Profilon Kiel.

Ŝargi Ekzistantan Profilon

  1. Iru al la dialogkesto Agordoj de Orko.

  2. Sur la paĝo Ĝeneralaj, elektu la profilon por ŝargi el la kombinujo Aktiva Profilo.

  3. Premu la butonon Ŝargi.

  4. Vi estos petita konfirmi. Premu la butonon Jes.

  5. Premu la butonon Bone.

Ŝanĝi Ekzistantan Profilon

  1. Sekvu la paŝojn priskribitajn supre por ŝargi la profilon kiun vi deziras ŝanĝi.

  2. Sekvu la paŝojn priskribitajn supre por konservi novan profilon.

  3. Kiam petite por la nova profilnomo, tajpu la saman nomon kiel la aktuala profilo. Kiam vi premas la butonon Bone, vi estos informita ke estas noma konflikto.

  4. Premu la butonon Jes por konfirmi ke vi deziras anstataŭskribi la ekzistantan profilon per la novaj agordoj.

Ŝanĝi la Ekfunkcian Profilon

  1. Iru al la dialogkesto Agordoj de Orko.

  2. Sur la paĝo Ĝeneralaj, elektu la profilon por ŝargi el la kombinujo Ekfunkcia Profilo.

  3. Premu la butonon Bone. La venontan fojon kiam vi lanĉas Orko, la nove elektita profilo estos uzata.