Dokumentoj
Por legi la enhavon de iu ajn dokumento, uzu la enkonstruitan karetnavigadan reĝimon de la aplikaĵo. Dum vi navigas ene de la teksto de la dokumento, Orko prezentados vian novan lokon. Sekve, vi probable jam konas kiel legi dokumenton uzante Orko. Ekzemple:
Uzu Left kaj Right por movi kaj legi laŭ signo.
Uzu Ctrl+Left kaj Ctrl+Right por movi kaj legi laŭ vorto.
Uzu Up kaj Down por movi kaj legi laŭ linio.
Uzu Shift kombinite kun la supraj komandoj por elekti kaj malelekti tekston.
Ebligi Karenan Navigadon en Aplikaĵo
Ne ĉiuj aplikaĵoj havas karenan navigadon ebligitan defaŭlte. Por multaj GNOME-aplikaĵoj, karena navigado povas esti ŝaltita/malŝaltita per F7.
Krome al legado de dokumento per karena navigado, eble estos utile legi, literumi, kaj akiri la Unicode-valoron de la aktuala teksto. Vi povas fari tion per la Plata Revizio-funkcio de Orko.
Fine, por ke Orko diru la tutan dokumenton ekde via nuna loko, uzu la komandon Diri Ĉion. Ĝi, kune kun pli kompleta listo de komandoj de Orko por aliri dokumentan tekston, troviĝas en la gvidilo Legadaj Komandoj.