Brajlaj Preferaĵoj

Ebligi Brajlan Subtenadon

Tiu ĉi markobulono ŝaltas/malŝaltas ĉu Orko uzos brajlan ekranon. Se BrlTTY ne funkcias, Orko reakiros gracie kaj ne komunikos kun la brajla ekrano.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Se vi agordas BrlTTY poste, vi devas restarigi Orko por uzi brajlon.

Ebligi vorttransigon

Se Ebligi vorttransigon estas markita, Orko alĝustigos la tekston por ke nur kompletaj vortoj estu montrataj sur la brajla ekrano. Se ĝi ne estas markita, Orko uzos ĉiujn ĉelojn sur la ekrano por ke pli da teksto povu esti montrata samtempe.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Ebligi Mallongigitan Brajlon

Orko subtenas mallongigitan brajlon per la projekto liblouis. Ĉar multaj distribucioj inkluzivas liblouis, vi verŝajne aŭtomate havos aliron al mallongigita brajla subteno en Orko.

Por ebligi mallongigitan brajlon en sistemo kie liblouis estas instalita, certigu ke la Ebligi Mallongigitan Brajlon markobulono estas markita. Poste elektu vian dezirindan traduk-tabelon el la Kuntigtabelo kombinujo.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Mallongigitaj Rolnomoj

Tiu ĉi markobulono determinas la manieron en kiu rolnomoj estas montrataj kaj povas esti uzata por helpi konservi spacon sur la brajla ekrano. Ekzemple, se glitilo havus fokuson, la vorto "slider" estus montrota se mallongigitaj rolnomoj ne estas markita; se ĝi estus markita, "sldr" estus montrata anstataŭe.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Malebligi findolinian simbolon

Markante tiun ĉi markobulonon, oni diras al Orko ne prezenti la ĉenon "$l" ĉe la fino de teksta linio.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Parolindeco

Tiu ĉi radikbutona grupo determinas la kvanton da informo kiu estos brajlita en certaj situacioj. Ekzemple, se ĝi estas agordita al detala, klavkombinaj kaj rolnomaj informoj estas montrataj. Tiu informo ne estas montrata en mallonga reĝimo.

Defaŭlta valoro: Detala

Agordoj pri Ekbrilaj Mesaĝoj

Ekbrilaj mesaĝoj estas similaj laŭ naturo al sciigoj aŭ anoncoj: Ili estas montrataj sur via ĝisdatigebla brajla ekrano por mallonga tempo, post kio la originalaj enhavoj de la brajla ekrano estas restarigitaj. Orko havas plurajn agordojn kiujn vi povas uzi por kontroli la prezentadon de ekbrilaj mesaĝoj.

Ebligi ekbrilajn mesaĝojn

Se Ebligi ekbrilajn mesaĝojn estas markita, Orko prezentados mesaĝojn al vi en brajlo. Se vi preferas havi nur la mesaĝojn de Orko parolditajn, vi devus malmarki tiun ĉi markobulonon.

Defaŭlta valoro: markita

Mesaĝoj estas detalaj

Se Mesaĝoj estas detalaj estas markita, Orko prezentados detalajn mesaĝojn al vi en brajlo. Ekzemple, se vi uzas la komandon de Orko por ŝanĝi eĥon, Orko eble montros "Eĥo agordita al vorto." Se vi preferas pli mallongajn mesaĝojn, kiel simple "vorto," vi devus malmarki tiun ĉi markobulonon.

Defaŭlta valoro: markita

Mesaĝoj estas persistaj

Kiel menciite supre, ekbrilaj mesaĝoj estas montrataj nur dum mallonga tempoperiodo. Se vi preferas ke mesaĝoj restu montrataj ĝis vi efektigas agon kaŭzantan ĝisdatigon de via ekrano, vi devus marki la Mesaĝoj estas persistaj markobulonon.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Daŭro (sekundoj)

La tempokvanto kiun Orko atendos antaŭ ol forigi la mesaĝon kaj restarigi la originalan enhavon de via ekrano povas esti agordita en la Daŭro (sekundoj) rotacilo. Rimarku ke la valoro de tiu ĉi agordo estos ignorata se vi ebligis persistajn ekbrilajn mesaĝojn.

Defaŭlta valoro: 5