Parolaj agordoj
Ebligi parolon
La markobulono Ebligi parolon regas ĉu Orko uzos parolan sintezilon. Uzantoj, kiuj uzas nur brajlon, verŝajne volas malmarki ĉi tiun markobutonon.
Defaŭlta valoro: markita
Parolindeco
La agordo Parolindeco determinas la kvanton de informo, kiu estos parolata en diversaj situacioj. Ekzemple, se ĝi estas metita al parolinda, kaj vi sagumas al vorto, kiu estas misortografita, Orko anoncas, ke la vorto estas misortografita. Kiam la nivelo estas metita al mallonga, ĉi tiu anonco ne estos farata.
Defaŭlta valoro: Detala
Interpunkcia Nivelo
La radikbutona grupo Interpunkcia Nivelo estas uzata por agordi la kvanton da interpunkcio parolata de la sintezilo. La disponeblaj niveloj estas Nenio, Iom, Plej multe, kaj Ĉio.
Defaŭlta valoro: Plej multe
Nenio
Elekti interpunkcian nivelon de Nenio, kiel atendite, kaŭzus, ke nenia interpunkcio estu parolata. Notu tamen, ke specialaj simboloj kiel subskribitaj kaj superskribitaj nombroj, Unikodaj frakcioj, kaj buloj ankoraŭ estas parolataj ĉe ĉi tiu nivelo, eĉ se iuj eble konsideras tiujn tipojn de simboloj kiel interpunkcio.
Iom
Elekti interpunkcian nivelon de Iom kaŭzas, ke ĉiuj antaŭe menciitaj simboloj estu parolataj. Aldone, Orko parolos konatajn matematikajn simbolojn, valutajn simbolojn, kaj "^", "@", "/", "&", "#".
Plej multe
Elekti interpunkcian nivelon de Plej multe kaŭzas, ke ĉiuj antaŭe menciitaj simboloj estu parolataj. Aldone, Orko parolos ĉiujn aliajn konatajn interpunkciajn simbolojn aliajn ol "!", "'", ",", ".", "?".
Ĉio
Elekti interpunkcian nivelon de Ĉio, kiel atendite, kaŭzas, ke Orko parolas ĉiujn konatajn interpunkciajn simbolojn.
Parolata Kunteksto
La sekvaj eroj regas la prezentadon de diversaj aldonaj, "sistema" informoj pri la ero kun fokuso. Ĉar la asociita teksto ne aperas sur ekrano, ĉi tiu informo estas prezentata en la Sistema voĉo de Orko.
Paroli nur montrotan tekston
Marki ĉi tiun markobutonon kaŭzas, ke Orko parolu nur efektivan tekston montrotan sur ekrano. Ĉi tiu opcio estas celita primarle por uzantoj kun malforta vidado kaj uzantoj kun vida lerna malfacileco.
Defaŭlta valoro: nemarkita
La sekvaj eroj ne estos disponeblaj por agordi, se la markobulono Paroli nur montrotan tekston estas markita.
Paroli malplenajn liniojn
Se la markobulono Paroli malplenajn liniojn estas markita, Orko diros "malplena" ĉiufoje, kiam vi sagumas al malplena linio. Se ĝi estas malmarkita, Orko nenion diros, kiam vi moviĝas al malplena linio.
Defaŭlta valoro: markita
Paroli pri denteligo kaj vicigo
Kiam vi laboras kun kodo aŭ redaktas aliajn dokumentojn, estas ofte dezirinde scii pri vicigo kaj denteligo. Marki la markobutonon Paroli pri denteligo kaj vicigo kaŭzos, ke Orko anoncos ĉi tiun informon.
Defaŭlta valoro: nemarkita
Paroli pri misortografia indikilo
La misortografia indikilo estas la ruĝa ondolinia streketo, kiu aperas sub misortografitaj vortoj en redakteblaj tekstaj kampoj. Se Paroli pri misortografia indikilo estas markita, kiam vi navigas al vorto kun ĉi tiu indikilo, aŭ skribas vorton malĝuste, kaŭzante, ke ĉi tiu indikilo aperas, Orko parolos "misortografita."
Defaŭlta valoro: markita
Paroli pri objektaj mnemonikoj
Se la markobulono Paroli pri objektaj mnemonikoj estas markita, Orko anoncas la mnemonikon asociitan kun la objekto kun fokuso (kiel Alt+O por butono Bone).
Defaŭlta valoro: nemarkita
Paroli pri fila pozicio
Marki la markobutonon Paroli pri fila pozicio kaŭzos, ke Orko anoncos la pozicion de la fokusita ero en menuoj, listoj kaj arboj (ekz. "9 el 16").
Defaŭlta valoro: nemarkita
Paroli instrukciajn mesaĝojn
Se la markobulono Paroli instrukciajn mesaĝojn estas markita, dum vi moviĝas inter objektoj en interfaco, Orko provizos aldonajn informojn, kiel ekzemple kiel interagi kun la nunmomente fokusita objekto.
Defaŭlta valoro: nemarkita
Paroli priskribon
Se la markobulono Paroli priskribon estas markita, dum vi moviĝas inter objektoj en interfaco, Orko parolos la alireblecan priskribon aldone al la alirebleca nomo de la objekto.
Defaŭlta valoro: markita
Sistemaj mesaĝoj estas detalaj
Se Sistemaj mesaĝoj estas detalaj estas markita, Orko prezentados detalajn mesaĝojn al vi per parolo. Ekzemple, se vi uzas la komandon de Orko por ŝanĝi eĥon, Orko eble diras "Eĥo agordita al vorto." Se vi preferas pli mallongajn mesaĝojn, kiel simple "vorto," vi devus malmarki ĉi tiun markobutonon.
Defaŭlta valoro: markita
Paroli kolorojn kiel nomojn
Se Paroli kolorojn kiel nomojn estas markita, Orko priskribas kolorojn, serĉante la plej proksiman aproksimaton. Ekzemple, RGB 0, 27, 51 estus parolata kiel "noktomeza bluo." Se vi preferas aŭdi la ekzaktan RGB-valoron, vi devus malmarki ĉi tiun markobutonon.
Defaŭlta valoro: markita
Paroli tutan vicon en GUI-tabeloj
Se Paroli tutan vicon en GUI-tabeloj estas markita, dum vi sagumas supren kaj malsupren en aplikaĵaj tabeloj kiel ekzemple la listo de mesaĝoj en via Ricevujo, Orko parolos la tutan vicon. Se vi preferas aŭdi nur la ĉelon kun fokuso, vi devus malmarki ĉi tiun markobutonon.
Defaŭlta valoro: markita
Paroli tutan vicon en dokumentaj tabeloj
Se Paroli tutan vicon en dokumentaj tabeloj estas markita, dum vi sagumas supren kaj malsupren en tabeloj kiel tiuj trovitaj en Writer kaj retdokumentoj, Orko parolos la tutan vicon. Se vi preferas aŭdi nur la ĉelon kun fokuso, vi devus malmarki ĉi tiun markobutonon.
Defaŭlta valoro: markita
Paroli tutan vicon en kalkultabeloj
Se Paroli tutan vicon en kalkultabeloj estas markita, dum vi sagumas supren kaj malsupren en kalkultabeloj, Orko parolos la tutan vicon. Se vi preferas aŭdi nur la ĉelon kun fokuso, vi devus malmarki ĉi tiun markobutonon.
Defaŭlta valoro: nemarkita