Preferoj de Tekstoatributoj

La termino "tekstoatributoj" rilatas al ĉiuj tiparoj, stiloj, aliniado kaj aliaj formatadoj rilataj al donita signo aŭ serio da signoj. La paĝo Tekstoatributoj de Orko permesas al vi agordi, kiujn tekstoatributojn Orko prezentados en parolo, kune kun la ordo en kiu ili devus esti prezentitaj, kaj kiujn Orko indikos en brajlo.

La tabelo de tekstoatributoj

La tabelo de tekstoatributoj estas kie vi specifas, kiuj atributoj prezentiĝos kaj ne prezentiĝos kaj en kiaj kondiĉoj. Ĉiu vico konsistas el kvar kolumnoj.

  • Nomo de Atributo: La nomo de la tekstoatributo.

  • Paroli: Marku ĉi tiun markobutonon se vi volas, ke Orko parolu ĉi tiun atributon kiam vi premas Orko Modifier+F.

  • Marki en brajlo: Marku ĉi tiun markobutonon se vi volas, ke Orko "substreku" ĉi tiun atributon sur via brajla ekrano.

  • Prezenti Krom Se: Ĉi tiu redaktebla kampo permesas al vi specifi kiam ebligita atributo ne estas interesa.

    Ekzemple, defaŭlte la tekstoatributo "substreko" havas valoron "nenio". Ĉi tio igos Orko informi vin pri substrekteksto tiom longe kiom la teksto estas efektive substreka. Se vi ĉiam volas, ke ĉi tiu atributo estu parolata sendepende de ĉu la teksto estas substreka aŭ ne, la kolumno Prezenti krom se devas esti malplena por substreko. Aldone, vi devas certigi, ke la kolumno Paroli por substreko estas markita.

Malfari ŝanĝojn

Sub la listo de tekstoatributoj, estas butono Restarigi (Alt+R) kiu restarigados la valorojn de la tabelo al tio, kio ili estis kiam la dialogo unue estis montrita.

Rearanĝi la ordon de prezentado

Kiam vi komence malfermas la paĝon Tekstoatributoj, ĉiuj viaj ebligitaj atributoj estas metitaj ĉe la supro de la tabelo en la ordo laŭ kiu ili estos parolataj. Estas kvar butonoj kiuj povas esti uzataj por rearanĝi la ordon de prezentado.

  • Movi al supro (Alt+T): movas la elektitan atributon al la supro de la listo.

  • Movi supren (Alt+U): movas la elektitan atributon unu vicon supren.

  • Movi malsupren (Alt+D): movas la elektitan atributon unu vicon malsupren.

  • Movi al fundo (Alt+B): movas la elektitan atributon al la fundo de la listo.

Opcioj por Agordi Brajlan "Substrekigon" por Formatado

Sub la prembutonoj estas la grupo de radibutonoj Brajla Indikilo. Ĉi tie vi povas elekti la ĉelon aŭ ĉelojn uzotajn por indiki tekston kiu havas almenaŭ unu el la precizigitaj atributoj.

  • Nenio: Ne substreki tekstoatributojn en brajlo (la defaŭlto)

  • Punkto 7: Substreki tekstoatributojn nur kun Punkto 7

  • Punkto 8: Substreki tekstoatributojn nur kun Punkto 8

  • Punktoj 7 kaj 8: Substreki tekstoatributojn kun ambaŭ Punkto 7 kaj Punkto 8