Agordoj de Eĥo

Ebligi klavan eĥon

La agordo de klava eĥo de Orko kontrolas kio okazas ĉiufoje kiam vi premas klavon. Por ebligi klavan eĥon, marku la markobutonon "Ebligi klavan eĥon". Farante tion, aldoniĝas pliaj markobutonaj opcioj tra kiuj vi povas elekti precize kiujn klavojn eĥi aŭ ne eĥi por plej bone taŭgi al viaj bezonoj.

Defaŭlta valoro: markita

Ebligi alfabetajn klavojn

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu klavoj kiel a, b, kaj c estu parolataj dum premado.

Defaŭlta valoro: markita

Ebligi numerajn klavojn

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu klavoj kiel 1, 2, kaj 3 estu parolataj dum premado.

Defaŭlta valoro: markita

Ebligi interpunkciajn klavojn

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu klavoj kiel %, ;, kaj ? estu parolataj dum premado.

Defaŭlta valoro: markita

Ebligi spacon

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu Space estu parolata dum premado.

Defaŭlta valoro: markita

Ebligi modifilajn klavojn

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu Shift, Ctrl, Alt kaj Meta estu parolataj dum premado.

Defaŭlta valoro: markita

Ebligi funkciklavorojn

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu F1 ĝis F12 estu parolataj dum premado.

Defaŭlta valoro: markita

Ebligi agoklavojn

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu BackSpace, Delete , Return, Esc, Tab, Page Up, Page Down, Home, kaj End estu parolataj dum premado.

Defaŭlta valoro: markita

Ebligi navigajn klavojn

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu Left, Right, Up, kaj Down estu parolataj dum premado. Ĉi tiu opcio ankaŭ aplikiĝas al iu ajn klavkombino en kiu Orko Modifier estas tenata, ekzemple dum plata revizio estas uzata.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Ebligi ne-spacigan diakritikan klavon

Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu "mortaj klavoj" uzataj por generi akcentitajn literojn estu parolataj dum premado.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Ebligi eĥon laŭ signo

Ebligi ĉi tiun opcion igas Orko-n eĥi la signon kiun vi ĵus tajpis.

Kvankam eĥo laŭ signo ŝajnas tre simila al klava eĥo de alfabetaj, numeraj kaj interpunkciaj klavoj, ekzistas gravaj diferencoj, precipe rilate al akcentitaj literoj kaj aliaj simboloj por kiuj ne ekzistas dediĉita klavo:

  • Klava eĥo igas Orko anonci tion kion vi ĵus premis.

  • Signa eĥo igas Orko anonci tion kio ĵus estis enigita.

Do por ke akcentitaj signoj estu parolataj dum vi tajpas ilin, vi devas ebligi signan eĥon.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Ebligi kaj klavan eĥon kaj signan eĥon

Se vi ŝatas klavan eĥon kaj vi ofte tajpas akcentitajn signojn, konsideru ebligi ambaŭ. La logiko de signa eĥo de Orko provas filtri signojn kiuj estis parolataj pro klava eĥo, tiel minimumigante la verŝajnecon de "duobla parolo" dum vi tajpas.

Ebligi eĥon laŭ vorto kaj Ebligi eĥon laŭ frazo

Markante la markobutonon Ebligi eĥon laŭ vorto igas Orko eĥi la vorton kiun vi ĵus tajpis. Simile, markante la markobutonon Ebligi eĥon laŭ frazo igas Orko eĥi la frazon kiun vi ĵus tajpis.

Defaŭlta valoro: nemarkita