Preferoj de Reta Navigado

Opcioj de Tabelo

Por lerni pli pri la opcioj de Orko por navigi ene de tabeloj, vidu Preferoj de Tabela Navigado.

Opcioj de Serĉo

La grupo de kontroliloj Opcioj de Serĉo permesas al vi agordi kiel Orko prezentas la rezultojn de serĉo farita per la enkonstruita serĉofunkcieco de la aplikaĵo.

Paroli rezultojn dum serĉo

Se ĉi tiu markobutono estas markita, Orko legos la linion kiu kongruas kun via aktuala serĉdemando.

Defaŭlta valoro: markita

Paroli nur ŝanĝitajn liniojn dum serĉo

Se ĉi tiu markobutono estas markita, Orko ne prezentados la kongruantan linion se ĝi estas la sama linio kiel la antaŭa kongruo. Ĉi tiu opcio estas desegnita por malhelpi "babilecon" sur linio kun multaj aperoj de la ĉeno kiun vi serĉas.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Minimuma longo de kongruinta teksto

Ĉi tiu redaktebla girbotono estas kie vi povas specifi la nombron da signoj kiuj devas kongrui antaŭ ol Orko anoncas la kongruantan linion. Ĉi tiu opcio estas ankaŭ desegnita por malhelpi "babilecon" ĉar estas multaj kongruoj kiam vi unue komencas tajpi la ĉenon kiun vi serĉas.

Defaŭlta valoro: 4