Preferoj de Voĉo

Agordoj de Voĉtipo

Voĉtipo

Ĉi tiu kombokesto ebligas al vi uzi malsamajn voĉojn por povi pli bone distingi majusklan kaj ligitan tekston de aliaj tekstoj, kaj ekranan tekston de teksto aldonita de Orko.

Agordi Plurajn Voĉojn

Por ĉiu voĉo kiun vi volas agordi, unue elektu la voĉon en la kombokesto Voĉtipo. Poste agordu la personon, rapidecon, tonalton kaj volumon por tiu voĉo.

Parolsistemo

Ĉi tiu kombokesto permesas al vi elekti vian preferatan parolsistemon el tiuj instalitaj, kiel ekzemple Speech Dispatcher.

Parolsintetizilo

Ĉi tiu kombokesto permesas al vi elekti la parolsintetizilon por uzi kun via elektita parolsistemo.

Persono

Ĉi tiu kombokesto permesas al vi elekti, kiun "personon" aŭ "parolanton" uzi kun la elektita voĉo. Ekzemple, vi eble volas, ke Davido parolu defaŭlte, sed ke hiperligiloj estu parolataj de Alice. Atentu, ke tio, kion vi trovos en la kombokesto Persono, dependos de kiuj parolsintetiziloj estas instalitaj.

Stilo de majuskligo

Ĉi tiu kombokesto permesas al vi elekti, kiujn stilojn de majuskligo-indikado de Speech Dispatcher vi volas uzi aldone al la majuskligo-voĉo de Orko. La opcioj, kiuj estas nomataj uzante la terminologion de Speech Dispatcher, estas:

  • Ikono: Ludas tonon

  • Literumi: Parolas la vorton "majusklo"

  • Nenio

Ĉi tiun agordon eblas ŝalti/malŝalti interagante

Orko ankaŭ havas komandon por cikli tra la disponeblaj stiloj de majuskligo. Vidu Komandoj de Parolagordoj por pli da informoj.

Defaŭlta valoro: nenio

Rapideco, Tonalto kaj Volumo

Ĉi tiuj tri maldekstra-dekstraj glisiloj permesas al vi plue personecigi la sonon de la persono kiun vi ĵus elektis.

Tutaj Agordoj de Voĉo

Dividi parolon en partojn inter paŭzoj

Depende de la ebligitaj parolagordoj, Orko povas havi sufiĉe multe por diri pri aparta objekto, kiel ĝia nomo, rolo, stato, mnemonika vorto, lernokonsila mesaĝo, kaj tiel plu. Markado de la markobutono Dividi parolon en partojn inter paŭzoj igos Orko enmeti mallongajn paŭzojn inter ĉiu el ĉi tiuj informpecioj.

Defaŭlta valoro: markita

Paroli nombrojn kiel ciferojn

Markado de la markobutono Paroli nombrojn kiel ciferojn igos Orko dividi nombron kiel "123" en apartajn ciferojn ("1," "2," kaj "3") antaŭ ol transdoni ĝin al la parolsintetizilo.

Defaŭlta valoro: nemarkita