Ĝeneralaj Preferaĵoj

Klavara Aranĝo

La Klavara Aranĝo radikbutona grupo permesas al vi specifi ĉu vi laboros sur labortabla (t.e. kun numera klavareto) aŭ tekkomputila klavaro. Kiun aranĝon vi elektas determinos kaj la Orko Modifier kaj ankaŭ nombron da klavkombinojn por efektivigi Orko komandojn.

Defaŭlta valoro: Labortablo

Prezenti Ilsugestilojn

Kiam markita, tiu ĉi opcio diros al Orko prezenti informon pri ilsugestiloj kiam ili aperas kiel rezulto de musa svebado. Specifaj agoj por devigi aperon de ilsugestiloj, kiel premado de Ctrl+F1 kiam objekto havas fokuson, ĉiam rezultigos en prezentado de ilsugestiloj, sendepende de tiu ĉi agordo.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Paroldiri Objekton Sub Muso

Kiam markita, tiu ĉi opcio diros al Orko prezenti informon pri la objekto sub la musa montrilo dum vi movas ĝin ĉirkaŭ la ekrano uzante la Musa Revizio trajton de Orko.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Tempoformato kaj Datformato

La Tempoformato kaj Datformato kombinujoj permesas al vi specifi kiel Orko paroldiros kaj brajlos la tempon kaj la daton.

Defaŭlta valoro: uzi la sisteman lokalan formaton por ĉiu el ili

Anonci Kuntekstan Informon en Diri Ĉion

Orko opcie povas provizi pli da informo pri la paroldirota dokumenta enhavo, kiel anonci kiam vi eniras kaj eliras blokcitaĵon, liston, tabelon, aŭ alian ujon. Ĉu tiuj ĉi anoncoj estas farataj aŭ ne povas esti agordita sendepende per la sekvaj markobutonoj:

  • Anonci blokcitaĵojn en Diri Ĉion

  • Anonci formularojn en Diri Ĉion

  • Anonci ŝildomerkojn en Diri Ĉion

  • Anonci listojn en Diri Ĉion

  • Anonci panelojn en Diri Ĉion

  • Anonci tabelojn en Diri Ĉion

Defaŭlta valoro: markita

Ĉu Orko faras tiujn ĉi anoncojn dum navigado aŭ ne estas ankaŭ agordebla. Vi trovos similajn markobulonojn sur la Parolo paĝo. Por pli da informo, vidu Paroldirota Kunteksto.

Diri Ĉion Per

La Diri Ĉion Per kombinujo permesas al vi specifi ĉu Orko paroldiras po unu frazon aŭ po unu linion dum "Diri Ĉion" de dokumento.

Defaŭlta valoro: Frazo

Profiloj

La grupo de kontroloj Profiloj, kiu aperas ĉe la malsupro de la paĝo Ĝenerala, ebligas al vi prizorgi kaj uzi plurajn agordojn.

  • La kombokesto Aktiva Profilo montras la nunan profilon kaj permesas al vi elekti alian profilon por ŝargi.

  • La butono Ŝargi igos Orko ŝargi la profilon indikitan en la kombokesto Aktiva Profilo.

  • La butono Konservi Kiel permesas al vi konservi la aktualan aron da opcioj el la dialogo de agordoj al nomita profilo.

  • La kombokesto Startiga Profilo permesas al vi elekti la profilon kiu aŭtomate ŝargiĝu ĉiufoje kiam vi lanĉas Orko.

Ĝisdatigoj de Progresobaro

Paroli ĝisdatigojn

Se la markobutono Paroli ĝisdatigojn estas markita, Orko periode parolados la staton de progresobaroj.

Defaŭlta valoro: markita

Brajlaj ĝisdatigoj

Se la markobutono Brajlaj ĝisdatigoj estas markita, Orko periode montros la staton de progresobaroj sur via refreŝebla brajla ekrano.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Blipaj ĝisdatigoj

Se la markobutono Blipaj ĝisdatigoj estas markita, Orko periode eligas blipojn, kiuj kreskas en tonalto laŭ kiam la valoro de la progresobaro kreskas.

Defaŭlta valoro: nemarkita

Ofteco (sekundoj)

Ĉi tiu turnbutono determinas kiom ofte aperadas ĝisdatigoj.

Defaŭlta valoro: 10

Aplikiĝas al

Ĉi tiu kombokesto permesas al vi kontroli kiuj progresobaroj montriĝu, supozante ke la prezentado de progresobar-ĝisdatigoj estis ebligita. La ebloj estas Ĉiuj, Aplikaĵo, kaj Fenestro.

Elekti Ĉiuj igos Orko prezenti ĝisdatigojn por ĉiuj progresobaroj, sendepende de kie la progresobaroj troviĝas.

Elekti Aplikaĵo igos Orko prezenti ĝisdatigojn de progresobaroj en la aktiva aplikaĵo, eĉ se ili ne troviĝas en la aktiva fenestro.

Elekti Fenestro igos Orko prezenti ĝisdatigojn nur por progresobaroj en la aktiva fenestro.

Defaŭlta valoro: Aplikaĵo