Agordoj de Klavkombinaj Ligoj

Modifilaj Klavoj de Orko

La kombokesto Modifila(j) Klavo(j) de Ekrana Leganto permesas al vi elekti kiun klavon aŭ klavojn servos kiel la Orko-Modifilo. La disponeblaj opcioj estas:

  • KP_Insert (la sama klavo kiel la 0 sur la numerika klavaro)

  • Insert

  • Insert, KP_Insert

  • Caps_Lock

La Tabelo de Klavkombinaj Ligoj

La tabelo de klavkombinaj ligoj provizas liston de operacioj de Orko kaj la klavojn kiuj estas ligitaj al ili.

  • La kolumno Komando enhavas priskribon de la komando de Orko por efektivigi.

  • La kolumno Klavkombino enhavas la klavkombinon aktualle asignitan al la komando de Orko. Vi povas modifi la valoron de ĉi tiu kolumno premante Return, premante la klavojn por la nova ligo, kaj premante Return denove.

  • La kolumno Modifita servas kaj kiel indikilo de tio kio estis ŝanĝita, kaj kiel maniero restarigi la defaŭltajn ligojn asociitajn al tiu komando.

Sub la listo de klavkombinaj ligoj de Orko, vi trovos grupon de "neligitaj" komandoj. Ĉi tiuj estas komandoj kiujn ni opinias tre utilaj por iuj uzantoj, sed ne bezonataj de la plimulto. Anstataŭ "elĉerpi" klavpremon por tiaj komandoj, ni lasis ilin neasignitaj defaŭlte. Ĉe la fino de la listo estas la brajlaj ligoj, por uzo kun refreŝebla brajla ekrano.