Agordoj de Elparolo
Foje via parola sintezilo simple ne diras la ĝustan aferon por donita ĉeno. Vi eble preferas aŭdi "ridante laŭte" anstataŭ "LOL," aŭ "alirebleco" anstataŭ "a11y". Aŭ povas ekzisti nomo aŭ teknika termino kiun la sintezilo misparolas.
La paĝo Elparolo de la dialogo de agordoj de Orko permesas al vi aldoni, redakti kaj forigi enigojn en la elparola vortaro de Orko.
Ĉar la paĝo Elparolo ankaŭ estas parto de la aplikaĵo-specifaj agordoj, vi povas personigi viajn enigojn laŭ bezono por ĉiu aplikaĵo kiun vi uzas.
Aldoni novan vortarenigon
Premu la butonon Nova Enigo (Alt+N)
Tajpu la tekston de la nova enigo kaj premu Return por fini redaktadon de la efektiva ĉeno.
Movu al la kolumno Anstataŭa Ĉeno kaj premu Return por komenci redaktadon.
Tajpu la tekston, kiun vi volas, ke estu parolata anstataŭe, kaj premu Return por fini redaktadon de la anstataŭa ĉeno.
Redaktado de ekzistanta vortaroeniro
Movu al la ĉelo, kiun vi volas redakti, kaj premu Return por komenci redaktadon.
Faru viajn ŝanĝojn kaj poste premu Return por fini redaktadon.
Forviŝado de ekzistanta vortaroeniro
Movu al la eniro, kiun vi volas forviŝi.
Premu la butonon Forviŝi aŭ Alt+D.