Enkonduko al la Agordoj de Orko
Agordoj de Orko
La agordoj de Orko permesas al vi personigi funkciaĵon en Orko kiu aplikiĝas al ĉiuj aplikaĵoj. Ekzemplo de Orko-agordo estas eĥo, ĉar eĥo estas io kiu aplikiĝas al ĉiuj aplikaĵoj.
Notu ke Orko-agordoj povas esti personigitaj aplikaĵo-post-aplikaĵo. Ekzemple vi povas agordi la defaŭltan eĥon al vortoj kaj poste agordi la eĥon por Pidgin al neniu. Farante tion, Orko ĉiam eĥus ĉiun vorton kiun vi tajpis, krom se vi estis en Pidgin.
Klavaj Mallongigoj por Eniri la Dialogojn de Agordoj
Orko Modifier+Space: Agordoj de Orko
Ctrl+Orko Modifier+Space: Agordoj de Orko por la nuna aplikaĵo
Aplikaĵo-Specifaj Agordoj
Kontraste al Orko-agordoj, ekzistas aplikaĵo-specifaj agordoj. Ĉi tiuj agordoj permesas al vi personigi funkciaĵon de Orko, kiu aplikiĝas nur en certaj medioj, kiel sur retpaĝoj aŭ en babiladaj aplikaĵoj. Sekve, vi trovos ĉi tiujn opciojn nur en la aplikaĵo-specifaj dialogoj de agordoj kaj nur por tiuj aplikaĵoj al kiuj ĉi tiuj opcioj aplikiĝas.