Komandoj Rilataj al Muso/Montrilo

Orko provizas plurajn komandojn kiuj povas esti uzataj por manipuli la musan montrilon kaj legi la enhavon sub ĝi. Ĉiuj komandoj estas "ligitaj" al klavpremoj kun unu escepto: Ŝalti/malŝalti Musrevizian Reĝimon. Bonvolu vidi Modifado de Klavkombinojn por informoj pri kiel ligi tiun komandon al klavpremo.

Sube vi vidos plurajn referencojn al "KP". Ĉiuj klavoj "KP" troviĝas sur la nombra klavareto. Vi ankaŭ rimarkos ke estas malsamaj klavpremoj laŭ tio, ĉu vi uzas labortablon aŭ tekokomputilon -- aŭ pli precize, ĉu vi uzas la Labortablan klavaran aranĝon de Orko aŭ ĝian Tekokomputilan klavaran aranĝon. Por pliaj informoj, bonvolu vidi la temon Klavara Aranĝo.

  • Maldekstra klako sur la aktuala elemento:

    • Labortablo: KP Divide

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+7

  • Dekstra klako sur la aktuala elemento:

    • Labortablo: KP Multiply

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+8

  • Vojigi montrilon al la aktuala elemento:

    • Labortablo: Orko Modifier+KP Divide

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+9

  • Movi fokuson en aŭ for de la aktuala musa ŝvebo (nur reto):

    • Labortablo: Orko Modifier+KP Multiply

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+0

  • Ebligi/malebligi musrevizian reĝimon: (neligita)