Komandoj por Vivaj Regionoj

La sekvaj komandoj povas esti uzataj por aliri dinamike ĝisdatigatan enhavon en retpaĝoj kiuj estis igitaj alireblaj per ARIA.

  • Monitori vivajn regionojn: Orko Modifier+Backslash

  • Antaŭenigi la ĝentilecagordadon de viva regiono: (neligita)

  • Agordi la defaŭltan ĝentilecnivelon al malŝaltita: (neligita)

  • Iri al la sekva/antaŭa viva regiono en la legada ordo de la dokumento: D/Shift+D

  • Revizii la sekvan/antaŭan konservitan mesaĝon de viva regiono: (neligita)

  • Iri al la lasta viva regiono kiu faris sciigon: Y