Komandoj por Kie Mi Estas

La funkcio Kie Mi Estas de Orko donas al vi kontekstsensivajn detalojn pri via aktuala loko. Ekzemple, en tabeloj, Kie Mi Estas donos al vi detalojn pri la tabelĉelo en kiu vi estas, sed en teksto ĝi prezentos la aktualan linion kune kun iu ajn teksto kiu hazarde estas elektita. La plena listo de tio, kion vi povas atendi ke Orko prezentados, estas trovebla en la Enkonduko al Kie Mi Estas.

Orko provizas la jenajn komandojn Kie Mi Estas:

  • Plenumi bazan Kie Mi Estas:

    • Labortablo: KP Enter

    • Tekkomputilo: Orko Modifier+Return

  • Plenumi detalan Kie Mi Estas:

    • Labortablo: KP Enter (duoble klakita)

    • Tekkomputilo: Orko Modifier+Return (duoble klakita)

Aldone al la specifaj komandoj Kie Mi Estas, Orko havas pliajn komandojn rilatajn al ricevado de informo pri via aktuala loko:

  • Prezenti la titolbreton:

    • Labortablo: Orko Modifier+KP Enter

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+Slash

  • Prezenti la statusan breton:

    • Labortablo: Orko Modifier+KP Enter (duoble klakita)

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+Slash (duoble klakita)

    • Prezenti grandecon kaj lokon de la aktuala objekto en pikseloj: (neligita)