Kontrolado kaj Lernado pri Uzo de Orko
Komandoj por Kontroli Orko
La sekvaj komandoj povas esti uzataj por atingi la Preferoj-dialogojn de Orko, ŝalti/malŝalti Orko, kaj preterpasi Orko-komandojn por eviti klavkombinajn konfliktojn en la uzata aplikaĵo.
-
Ŝalti/malŝalti Orko en subtenataj labortablaj medioj: Super+Alt+S.
Se vi uzas Orko en alia labortabla medio en kiu ne ekzistas komando por ŝalti/malŝalti Orko, vi eble trovos utila la komandon por ĉesigi Orko. Ĉi tiu komando estas neligita defaŭlte. Bonvolu vidi Modifado de Klavkombinoj por informoj pri kiel ligi neligitajn komandojn.
Preferoj de Orko-dialogo: Orko Modifier+Space.
La Preferoj-dialogo de Orko por la aplikaĵo kun fokuso: Ctrl+Orko Modifier+Space.
Ŝalti/malŝalti ĉiujn Orko-komandklavojn: Alt>+BackSpace
Ŝalti/malŝalti klavaran aranĝon: (neligita)
Iri al la sekva klava eĥa nivelo: (neligita)
Ĉesigi la ekranan leganton: (neligita)
Brajlaj Komandoj
La sekvaj komandoj povas esti uzataj por kontroli kaj personecigi la brajlan eligon de Orko.
Pompi la brajlan ekranon maldekstren: (neligita)
Pompi la brajlan ekranon dekstren: (neligita)
Ŝalti kaj malŝalti mallongigitan brajlon: (neligita)
Komandoj por Lerni Uzi Orko
En Lerna Reĝimo, Orko anoncos ĉiun klavpremon kiun vi premis kune kun ajna asociita Orko-komando al kiu tiu klavpremo estas ligita. En ĉi tiu reĝimo, vi ankaŭ povas ricevi liston de klavkombinoj enhavantaj ĉiujn Orko-komandojn kiujn vi povas uzi.
Eniri Lernan Reĝimon: Orko Modifier+H
Eliri Lernan Reĝimon: Esc