Komandoj pri horo, dato kaj sciigo

La jenajn komandojn eblas uzi por ricevi la aktualan horon kaj daton kaj por revizii antaŭe montritajn sciigmesaĝojn:

Akirado de horo kaj dato

  • Prezenti la horon: Orko Modifier+T

  • Prezenti la daton: Orko Modifier+T (duoble klakita)

Reviziado de sciigmesaĝoj

Orko havas tri neligitajn komandojn por aliri antaŭe montritajn sciigmesaĝojn. Bonvolu vidi Modifado de klavkombinojn por informo pri kiel ligi ĉi tiujn komandojn al klavpremoj.

  • Prezenti la lastan (plej novan) sciigmesaĝon: (neligita)

  • Prezenti la antaŭan sciigmesaĝon: (neligita)

  • Prezenti la sekvan sciigmesaĝon: (neligita)

  • Prezenti liston de ĉiuj sciigmesaĝoj: (neligita)