Komandoj de Legado

Aldone al la komandoj de kursora navigado kiuj estas parto de GNOME, Orko provizas nombron da komandoj kiujn vi povas uzi por legi dokumenton.

Sube vi vidos plurajn referencojn al "KP". Ĉiuj klavoj "KP" troviĝas sur la nombra klavareto. Vi ankaŭ rimarkos ke estas malsamaj klavpremoj laŭ tio, ĉu vi uzas labortablon aŭ tekokomputilon -- aŭ pli precize, ĉu vi uzas la Labortablan klavaran aranĝon de Orko aŭ ĝian Tekokomputilan klavaran aranĝon. Por pliaj informoj, bonvolu vidi la temon Klavara Aranĝo.

Legado de Via Aktuala Loko

La sekvaj Orko Komandoj de Plata Revizio povas esti uzataj por legi vian aktualan lokon:

  • Legi la aktualan linion:

    • Labortablo: KP 8

    • Tekomputilo: Orko Modifier+I

  • Legi la aktualan vorton:

    • Labortablo: KP 5

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+K

  • Literumi la aktualan vorton:

    • Labortablo: KP 5 (duoble klakita)

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+K (duoble klakita)

  • Fonetike literumi la aktualan vorton:

    • Labortablo: KP 5 (trioble klakita)

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+K (trioble klakita)

  • Legi la aktualan signon:

    • Labortablo: KP 2

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+Comma

  • Fonetike prononci la aktualan signon:

    • Labortablo: KP 2 (duoble klakita)

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+Comma (duoble klakita)

  • Diri la Unikod-valoron de la aktuala signo:

    • Labortablo: KP 2 (trioble klakita)

    • Tekokomputilo: Orko Modifier+Comma (trioble klakita)

Diri Ĉion

La komando Diri Ĉion de Orko kaŭzos ke Orko parolos la tutan dokumenton ekde via aktuala loko.

  • Labortablo: KP Plus

  • Tekkomputilo: Orko Modifier+Semicolon

Tekstaj Atributoj kaj Elektita Teksto

Orko havas apartan komandon por akiri la atributojn de la teksto ĉe la kursora loko. Aldone, se vi uzas la komandojn Kie Mi Estas de Orko ene de teksta objekto en kiu teksto estas elektita, Orko anoncos la elektitan tekston. La komando de Orko por diri la aktualan elekton ankaŭ plenumos tiun funkcion en teksta objekto.

  • Prezenti la tekstajn atributojn: Orko Modifier+F

  • Plenumi bazan Kie Mi Estas:

    • Labortablo: KP Enter

    • Tekkomputilo: Orko Modifier+Return

  • Plenumi detalan Kie Mi Estas:

    • Labortablo: KP Enter (duoble klakita)

    • Tekkomputilo: Orko Modifier+Return (duoble klakita)

  • Diri aktualan elekton: Orko Modifier+Shift+Up

Reĝimoj Foliumado kaj Fokuso

La reĝimoj Foliumado kaj Fokuso de Orko ebligas ŝanĝi inter legado de kaj interagado kun retenhavo.

  • Ŝanĝi inter reĝimo foliumado kaj reĝimo fokuso: Orko Modifier+A

  • Ebligi algluan reĝimon fokuso: Orko Modifier+A (duoble klakita)

  • Ebligi algluan reĝimon foliumado: Orko Modifier+A (triope klakita)

Ŝalti/Malŝalti Aranĝan Reĝimon

Kiam la Aranĝa reĝimo estas ebligita, la kursora navigado de Orko respektos la ekranan aranĝon de la enhavo kaj prezentados la plenan linion, inkluzive de ĉiuj ligiloj aŭ formkampoj sur tiu linio. Kiam la Aranĝa reĝimo estas malebligita, Orko traktos objektojn kiel ligilojn kaj formkampojn kvazaŭ ili estus sur apartaj linioj, kaj por prezentado kaj por navigado.

Orko provizas komandon por ŝanĝi inter Aranĝa reĝimo kaj Objekta reĝimo. Tiu komando estas neligita defaŭlte. Bonvolu vidi Modifado de Klavkombinojn por informo pri kiel ligi neligitajn komandojn.

  • Ŝanĝi inter Aranĝa reĝimo kaj Objekta reĝimo: (neligita)