Kion signifas la ikonoj en la supera strio?
Ĉi tiu paĝo klarigas la signifon de ikonoj lokitaj en la supra dekstra angulo de la ekrano. Pli specife, la malsamaj variantoj de la ikonoj provizitaj de la sistemo estas priskribitaj.
Alireblecaj ikonoj
Permesas al vi rapide ŝalti diversajn alireblecajn agordojn. |
|
Indikas la tipon de klako kiu okazos dum uzado de Hovra Klako. |
Sonaj ikonoj
Indikas la volumon de la laŭtparoloj aŭ kapaŭskaltiloj. |
|
La laŭtparoloj aŭ kapaŭskaltiloj estas silentitaj. |
|
Indikas la sentemon de la mikrofono. |
|
La mikrofono estas silentita. |
Bateriaj ikonoj
Indikas la baterian nivelon dum la baterio estas ŝargata. |
|
La baterio estas plene ŝargita kaj ŝargata. |
|
Indikas la baterian nivelon dum la baterio ne estas ŝargata. |
|
La baterio estas plene ŝargita kaj ne ŝargata. |
|
Energiikono montrata sur sistemoj sen baterio. |
Bluetooth-ikonoj
Aviadilreĝimo estas ŝaltita. Bluetooth estas malaktivigita kiam aviadilreĝimo estas ŝaltita. |
|
Bluetooth-aparato estas kunigita kaj en uzo. Ĉi tiu ikono estas montrata nur kiam estas aktiva aparato, ne ĉiam kiam Bluetooth estas aktivigita. |
Retaj ikonoj
Sendrataj (Wi-Fi) konektoj
Aviadilreĝimo estas ŝaltita. Sendrata retado estas malaktivigita kiam aviadilreĝimo estas ŝaltita. |
|
Konektiĝante al sendrata reto. |
|
Indikas la fortecon de sendrata retkonekto. |
|
Konektita al sendrata reto, sed estas neniu signalo. |
|
Konektita al sendrata reto. Ĉi tiu ikono estas montrata nur se la signalforto ne povas esti determinita, kiel kiam konektante al ad hoc-retoj. |
|
Konektita al sendrata reto, sed ne estas vojo al la interreto. Ĉi tio povus esti pro miskonfiguracio de via reto, aŭ ĝi povus esti pro havaĝo ĉe via interreta servoprovizanto. |
Ĉela retado (movebla larĝbando)
Aviadilreĝimo estas ŝaltita. Ĉela retado estas malaktivigita kiam aviadilreĝimo estas ŝaltita. |
|
Konektiĝante al ĉela reto. |
|
Indikas la fortecon de ĉela retkonekto. |
|
Konektita al ĉela reto, sed estas neniu signalo. |
|
Konektita al ĉela reto. Ĉi tiu ikono estas montrata nur se la signalforto ne povas esti determinita, kiel kiam konektante tra Bluetooth. Se la signalforto povas esti determinita, signalforta ikono estas montrata anstataŭe. |
Kablaj konektoj
Konektiĝante al kabla konekto. |
|
Konektita al kabla reto. |
|
Malkonektita el la reto. |
|
Konektita al dratita reto, sed ne estas vojo al la interreto. Ĉi tio povus esti pro miskonfiguracio de via reto, aŭ ĝi povus esti pro havaĝo ĉe via interreta servoprovizanto. |
VPN (virtuala privata retado)
Konektiĝante al virtuala privata reto. |
|
Konektita al virtuala privata reto. |
Aliaj ikonoj
Indikas la klavar-aranĝon aŭ enigmetodon nun en uzo. Klaku por elekti alian aranĝon. La klavar-aranĝmenuo estas montrata nur se vi havas plurajn enigmetodojn agordita. |
|
Aplikaĵo nuntempe aliras vian lokon. Vi povas malaktivigi lokan aliron el la menuo. |
|
Nokta lumo ŝanĝis la koloran temperaturon de la montilo por redukti okulstreĉon. Vi povas provizore malaktivigi noktan lumon de la menuo. |
|
Vi nuntempe registras ekranfilmon de via tuta ekrano. |
|
Aplikaĵo nuntempe kunhavigas la ekranon aŭ alian fenestron. |
|
Konektiĝante al Thunderbolt-aparato, kiel dokstacio. |