Konektiĝi al movebla larĝbando
Vi povas agordi konekton al ĉela (3G) reto kun la enkonstruita 3G-modemo de via komputilo, via poŝtelefono, aŭ interreta bastono.
Plej telefonoj havas agordon nomatan USB-ligado kiu ne postulas agordadon sur la komputilo, kaj estas ĝenerale la pli bona metodo por konekti al la ĉela reto.
Se vi ne havas enkonstruitan 3G-modemon, konektu vian telefonon aŭ interretan bastonon al USB-pordo sur via komputilo.
Malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supera strio.
-
Elektu Poŝta Larĝbendo Malŝaltita. La sekcio Poŝta Larĝbendo de la menuo etendiĝos.
Se Poŝta Larĝbendo ne aperas en la sistema menuo, certigu ke via aparato ne estas agordita por konekti kiel Amasa Stokado.
Elektu Konekti. Se vi konektas por la unua fojo, la sorĉisto Agordi Poŝtan Larĝbendan Konekton estas lanĉita. La malfermiga ekrano montras liston de bezonata informo. Klaku Sekva.
Elektu la landon aŭ regionon de via provizanto el la listo. Klaku Sekva.
Elektu vian provizanton el la listo. Klaku Sekva.
Elektu planon laŭ la tipo de aparato kiun vi konektas. Ĉi tio determinos la Alirpunktan Nomon. Klaku Sekva.
Konfirmu la agordojn kiujn vi elektis klakante Apliki. La sorĉisto fermiĝos kaj la panelo Reto montros la proprietaĵojn de via konekto.