Konektiĝi al VPN
VPN (aŭ Virtuala Privata Reto) estas maniero konekti al loka reto tra la interreto. Ekzemple, diru ke vi volas konekti al la loka reto en via laborejo dum vi estas en profesia vojaĝo. Vi trovus interretan konekton ien (kiel en hotelo) kaj poste konekti al la VPN de via laborejo. Estus kvazaŭ vi estus rekta konektita al la reto ĉe la laboro, sed la fakta reta konekto estus tra la interreta konekto de la hotelo. VPN-konektoj estas kutime ĉifritaj por malhelpi personojn aliri la lokan reton al kiu vi konektas sen ensaluti.
Estas kelkaj malsamaj tipoj de VPN. Vi eble devos instali iom da ekstra programaro depende de kiu tipo de VPN vi konektas al. Trovu la konektajn detalojn de tiu kiu respondecas pri la VPN kaj vidu kiun VPN-klienton vi bezonas uzi. Poste, iru al la programara instalila aplikaĵo kaj serĉu la pakon NetworkManager kiu funkcias kun via VPN (se estas unu) kaj instalu ĝin.
Se ne estas NetworkManager-pakon por via tipo de VPN, vi verŝajne devos elŝuti kaj instali kelkan klient-programaron de la kompanio kiu provizas la VPN-programaron. Vi verŝajne devos sekvi kelkajn malsamajn instrukciojn por igi tion funkcion.
Por agordi la VPN-konekton:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Reto.
Klaku Reto por malfermi la panelon.
Klaku la butonon + apud la sekcio VPN por aldoni novan konekton.
Elektu kiun tipon de VPN-konekto vi havas.
Plenumu la VPN-konektajn detalojn, poste premu Aldoni kiam vi finis.
Kiam vi finis agordi la VPN, malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supra breto, klaku la VPN-konekton, kaj elektu Konekti. Vi eble bezonas enigi pasvorton por la konekto antaŭ ol ĝi estas establita. Kiam la konekto estas farita, vi vidos serur-forman ikonon en la supra breto.
Espereble vi sukcese konektos al la VPN. Se ne, vi eble bezonas duoble kontroli la VPN-agordojn kiujn vi enigis. Vi povas fari ĉi tion de la panelo Reto kiun vi uzis por krei la konekton. Elektu la VPN-konekton el la listo, poste premu la butonon
por revizii la agordojn.
Por malkonekti de la VPN, klaku la sisteman menuon sur la supra breto kaj klaku Malŝalti sub la nomo de via VPN-konekto.