Uzi alternativajn klavarsubskemojn
Klavaroj venas en centoj da malsamaj aranĝoj por malsamaj lingvoj. Eĉ por unu lingvo, estas ofte pluraj kavaraĝoj, kiel la Dvorak-aranĝo por la angla. Vi povas igi vian klavaron konduti kiel klavaro kun malsama aranĝo, sendepende de la literoj kaj simboloj presitaj sur la klavoj. Ĉi tio estas utila se vi ofte ŝaltas inter pluraj lingvoj.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Klavaro.
Elektu Agordoj ▸ Klavaro el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Klavaro.
Klaku la butonon + Aldoni Enigan Fonton… en la sekcio Enigaj Fontoj, elektu la lingvon kiu estas asociata kun la aranĝo, poste elektu aranĝon kaj premu Aldoni.
Se estas pluraj uzantaj kontoj sur via sistemo, estas aparta sekcio por la Ensaluta Ekrano en la panelo Regiono & Lingvo en la panelo Sistemo.
Kelkaj malofte uzataj klavararanĝaj variantoj ne estas disponeblaj defaŭlte kiam vi klaku la butonon + Aldoni Enigan Fonton…. Por disponigi ankaŭ tiujn enigajn fontojn vi povas malfermi fenestron de Terminalo kaj ruli ĉi tiun komandon:
gsettings set org.gnome.desktop.input-sources show-all-sources true
Certaj lingvoj ofertas kelkajn eksterajn agordajn opciojn. Vi povas identigi tiujn lingvojn ĉar ili havas -ikonon apud ili en la dialogo Aldoni Enigan Fonton. Se vi volas aliri ĉi tiujn ekstraajn parametrojn, klaku la butonon
apud la lingvo en la listo Enigaj Fontoj kaj elektu Preferoj kiu donos al vi aliron al la ekstraaj agordoj.
Kiam vi uzas plurajn aranĝojn, vi povas elekti ke ĉiuj fenestroj uzu la saman aranĝon aŭ agordi malsaman aranĝon por ĉiu fenestro. Uzado de malsama aranĝo por ĉiu fenestro estas utila, ekzemple, se vi skribas artikolon en alia lingvo en vortara fenestro. Via klavara elekto estos memorita por ĉiu fenestro kiam vi ŝaltas inter fenestroj. Premu la butonon Opcioj por elekti kiel vi volas administri plurajn aranĝojn.
La supera breto montros mallongan identigiston por la aktuala aranĝo, kiel eo por la norma Esperanta aranĝo. Klaku la aranĝindikilon kaj elektu la aranĝon kiun vi volas uzi el la menuo. Se la elektita lingvo havas ajnajn ekstraajn agordojn, ili estos montrataj sub la listo de disponeblaj aranĝoj. Ĉi tio donas al vi rapidan superrigardon de viaj agordoj. Vi ankaŭ povas malfermi bildon kun la aktuala klavararanĝo por referenco.
La plej rapida maniero ŝalti al alia aranĝo estas per uzado de la Enigfonto Klavarkombinojn. Ĉi tiuj kombinoj malfermas la elektilon Enigfonto kie vi povas moviĝi antaŭen kaj malantaŭen. Defaŭlte, vi povas ŝalti al la sekva enigfonto per Super+Spaco kaj al la antaŭa per Shift+Super+Spaco. Vi povas ŝanĝi ĉi tiujn kombinojn en la agordoj Klavaro sub Klavarkombinojn ▸ Vidi kaj Agordi Kombinojn ▸ Tajpado.
