Elsaluti, malŝalti aŭ ŝalti uzantojn

Kiam vi finis uzi vian komputilon, vi povas malŝalti ĝin, suspendi ĝin (por ŝpari povon), aŭ lasi ĝin funkcianta kaj elsaluti.

Elsaluti aŭ ŝalti uzantojn

Uzanto-menuo

Por lasi aliajn uzantojn uzi vian komputilon, vi povas aŭ elsaluti, aŭ lasi vin ensalutita kaj ĵus ŝanĝi uzantojn. Se vi ŝanĝas uzantojn, ĉiuj viaj aplikaĵoj daŭre funkcios, kaj ĉio estos kie vi lasis ĝin kiam vi re-ensalutas.

Por ElsalutiŜanĝi Uzanton, klaku la sisteman menuon ĉe la dekstra flanko de la supra breto, klaku la butonon Shutdown, kaj elektu la ĝustan opcion.

La ero Ŝanĝi Uzanton aperas en la menuo nur se vi havas pli ol unu uzantan konton sur via sistemo.

Ŝlosi la ekranon

Se vi forlasas vian komputilon dum mallonga tempo, vi devus ŝlosi vian ekranon por malhelpi aliajn personojn aliri viajn dosierojn aŭ ruli aplikaĵojn. Kiam vi revenas, vi vidos la ŝlositan ekranon. Enigu vian pasvorton por re-ensaluti. Se vi ne ŝlosas vian ekranon, ĝi aŭtomate ŝlosiĝos post certa kvanto da tempo.

Por ŝlosi vian ekranon, klaku la sisteman menuon ĉe la dekstra flanko de la supra breto kaj klaku la butonon Lock.

Kiam via ekrano estas ŝlosita, aliaj uzantoj povas ensaluti al siaj propraj kontoj klakante Ensaluti kiel alia uzanto ĉe la malsupro dekstre de la ensalutekrano. Vi povas ŝanĝi reen al via labortablo kiam ili finis.

Interrompi

Por ŝpari povon, suspendu vian komputilon kiam vi ne uzas ĝin. Se vi uzas tekkomputilon, la sistemo, defaŭlte, suspendes vian komputilon aŭtomate kiam vi fermas la kovrilon. Ĉi tio konservas vian staton al la memoro de via komputilo kaj malŝaltas plej funkciadon de la komputilo. Tre malgranda kvanto da povo ankoraŭ estas uzata dum suspendo.

Por suspendi vian komputilon mane, klaku la sisteman menuon ĉe la dekstra flanko de la supra breto, klaku la butonon Shutdown, kaj elektu Suspendi.

Malŝalti aŭ restartigi

Se vi volas tute malŝalti vian komputilon, aŭ fari plenan restartigon, klaku la sisteman menuon ĉe la dekstra flanko de la supra breto, klaku la butonon Shutdown, kaj elektu aŭ Restartigi…Malŝalti….

Se estas aliaj uzantoj ensalutitaj, vi eble ne estos permesita malŝalti aŭ restartigi la komputilon ĉar ĉi tio finos iliajn sesiojn. Se vi estas administra uzanto, vi eble estos petita por via pasvorto por malŝalti.

Vi eble volas malŝalti vian komputilon se vi deziras movi ĝin kaj ne havas baterion, se via baterio estas malalta aŭ ne bone konservas ŝargon. Malŝaltita komputilo ankaŭ uzas malpli energion ol unu kiu estas suspenditaj.