Kontroli la bateriostaton
Montri la staton de la baterio kaj konektitaj aparatoj
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Energio.
Klaku Povo por malfermi la panelon. La stato de Baterioj kaj konataj Aparatoj estas montrata.
Se interna baterio estas detektita, la sekcio Baterioj montras la staton de unu aŭ pli da tekkomputilaj baterioj. La indikila strio montras la procenton ŝargita, same kiel tempon ĝis plene ŝargita se ŝtopita en, kaj restantan tempon kiam funkcionas per bateria povo.
La sekcio Aparatoj montras la staton de konektitaj aparatoj.
La stato-ikono en la supra breto montras la ŝargnivelon de la ĉefa interna baterio, kaj ĉu ĝi nuntempe estas ŝargiĝanta aŭ ne. La baterio-indikilaro en la sistema menuo montras la ŝargon kiel procenton. La suprabreto-ikono ankaŭ povas esti agordita por montri la procenton.