Startigi aplikaĵojn

Movu vian mussaĝiston al la angulo Agadoj ĉe la supra maldekstra angulo de la ekrano por montri la superrigardon Agadoj. Ĉi tie vi povas trovi ĉiujn viajn aplikaĵojn. Vi ankaŭ povas malfermi la superrigardon premante la klavon Super.

Ekzistas pluraj manieroj malfermi aplikaĵon kiam vi estas en la superrigardo Agadoj:

  • Komencu tajpi la nomon de aplikaĵo — serĉado komenciĝas tuj. (Se ĉi tio ne okazas, klaku la serĉbreton ĉe la supro de la ekrano kaj komencu tajpi.) Se vi ne scias la ekzaktan nomon de aplikaĵo, provu tajpi rilatan terminon. Klaku la ikonon de la aplikaĵo por starti ĝin.

  • Kelkaj aplikaĵoj havas ikonojn en la fasketo, la horizontala strio de ikonoj ĉe la malsupro de la superrigardo Agadoj. Klaku unu el ĉi tiuj por starti la konrespondan aplikaĵon.

    Se vi havas aplikaĵojn kiujn vi uzas tre ofte, vi povas aldoni ilin al la fasketo vi mem.

  • Klaku la kradon-butonon (kiu havas naŭ punktojn) en la fasketo. Vi vidos la unuan paĝon de ĉiuj instalitaj aplikaĵoj. Por vidi pliajn aplikaĵojn, premu la punktojn ĉe la malsupro, super la fasketo, por vidi aliajn aplikaĵojn. Premu la aplikaĵon por starti ĝin.

  • Vi povas lanĉi aplikaĵon en aparta laborspaco trenante ĝian ikonon el la fasketo, kaj falĝigante ĝin sur unu el la laborspacoj. La aplikaĵo malfermiĝos en la elektita laborspaco.

    Vi povas lanĉi aplikaĵon en nova laborspaco trenante ĝian ikonon al malplena laborspaco, aŭ al la malgranda interspaco inter du laborspacoj.

Rapide ruli komand

Alia maniero lanĉi aplikaĵon estas premi Alt+F2, enigi ĝian komandonomon, kaj poste premi la klavon Enigi.

Ekzemple, por lanĉi Rhythmbox, premu Alt+F2 kaj tajpu 'rhythmbox' (sen la unusolaj-citiloj). La nomo de la aplikaĵo estas la komando por lanĉi la programon.

Uzu la sagoklavojn por rapide aliri antaŭe ruligitajn komandojn.