Ŝanĝi la sonvolumon
Por ŝanĝi la sonvolumon, malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supra breto kaj movu la volumglitilo maldekstre aŭ dekstre. Vi povas tute malŝalti sonon trenante la glitilono maldekstre.
Se vi ŝvebas super la volumikono en la supra breto aŭ la glitilo en la sistema menuo, la volumo povas esti kontrolita rulumante la musradon aŭ tuŝtabletilon.
Kelkaj klavaroj havas klavojn kiuj permesas al vi kontroli la volumon. Ili normale ŝajnas kiel stiligitaj paroliloj kun ondoj elirantaj el ili. Ili estas ofte proksime de la "F"-klavoj ĉe la supro. Sur tekkomputilaj klavaroj, ili estas kutime sur la "F"-klavoj. Tenu la klavon Fn sur via klavaro por uzi ilin.
Se vi havas eksterajn parolilojn, vi ankaŭ povas ŝanĝi la volumon uzante la parolilvolumkontrolo. Kelkaj kapaŭdiloj ankaŭ havas volumkontrolo.
Ŝanĝi la sonvolumon por individuaj aplikaĵoj
Vi povas ŝanĝi la volumon por unu aplikaĵo kaj lasi la volumon por aliaj senŝanĝita. Ĉi tio estas utila se vi aŭskultas muzikon kaj foliumas la ttreton, ekzemple. Vi eble volas malŝalti la sonon en la ttt-retumilo por ke sonoj de ttt-ejoj ne ĝenu la muzikon.
Kelkaj aplikaĵoj havas volumkontrolojn en siaj ĉefaj fenestroj. Se via aplikaĵo havas ĝian volumkontrolo, uzu tion por ŝanĝi la volumon. Se ne:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sono.
Klaku Sono por malfermi la panelon.
En la sekcio Sonoj, klaku Volumnaj Niveloj.
-
Uzu la volumglitilo por ĉiu aplikaĵo por agordi ĝian volumon. Klaku la parolilbutonon apud la glitilo por silentigi aŭ malsilentigi la aplikaĵon.
Nur aplikaĵoj kiuj ludas sonojn estas listigitaj. Se aplikaĵo ludas sonojn sed ne estas listigita, ĝi eble ne subtenas la trajton kiu permesas al vi kontroli ĝian volumon en ĉi tiu maniero. En tia kazo, vi ne povas ŝanĝi ĝian volumon.