Malŝalti sendratajn funkciojn (aviadilreĝimo)
Se vi havas vian komputilon en aviadilo (aŭ iun alian areon kie sendrataj konektoj ne estas permesitaj), vi devus malŝalti vian sendrata. Vi ankaŭ eble volas malŝalti vian sendrata por aliaj kialoj (por ŝpari baterio-povon, ekzemple).
Uzante Aviad-Reĝimon tute malŝaltos ĉiujn sendratajn konektojn, inkluzive Wi-Fi-, 3G- kaj Bluetooth-konektojn.
Por ŝalti aviadilreĝimon:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Wi-Fi.
Klaku Wi-Fi por malfermi la panelon.
Ŝaltu la ŝaltilon Aviad-Reĝimo al aktiva. Ĉi tio malŝaltos vian sendrat-konekton ĝis vi malaktivigos aviad-reĝimon denove.
Vi povas malŝalti vian Wi-Fi-konekton de la sistema menuo klakante sur la konekt-nomon kaj elektante Malŝalti.