Konektiĝi al sendrata reto
Se vi havas sendrata-ebla komputilo, vi povas konekti al sendrata reto kiu estas ene de distanco por aliri la interreton, vidi kunhavigitajn dosierojn sur la reto, kaj tiel plu.
Malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supera strio.
Elektu
Wi-Fi. La Wi-Fi-sekcio de la menuo etendiĝos.
-
Klaku la nomon de la reto kiun vi volas.
Se la nomo de la reto ne estas montrata, rulumu malsupren la liston. Se vi ankoraŭ ne vidas la reton, vi eble estas ekster distanco, aŭ la reto eble estas kaŝita.
-
Se la reto estas protektita per pasvorto (ĉifra ŝlosilo), enigu la pasvorton kiam instigita kaj klaku Konekti.
Se vi ne scias la ŝlosilon, ĝi eble estas skribita sur la malsupro de la sendrata enkursigilo aŭ baza stacio, aŭ en ĝia instrukcia manlibro, aŭ vi eble devos demandi la personon kiu administras la sendrata reto.
La retikono ŝanĝos aspekton dum la komputilo provas konektiĝi al la reto.
Se la konekto estas sukcesa, la ikono ŝanĝiĝos al punkto kun kelkaj kurbaj strioj super ĝi (
). Pli da strioj indikas pli fortan konekton al la reto. Malpli da strioj signifas ke la konekto estas malpli forta kaj eble ne estos tre fidinda.
Se la konekto ne estas sukcesa, vi eble estos demandita pri via pasvorto denove aŭ ĝi eble nur diros al vi ke la konekto estis malkonektita. Estas kelkaj aferoj kiuj povus esti kaŭzintaj ĉi tion. Vi povus esti eniginta la malĝustan pasvorton, la sendrat-signalo povus esti tro malforta, aŭ la sendrata karto de via komputilo eble havas problemon, ekzemple. Vidu Sendrata reta problemsolvilo por pli da helpo.
Pli forta konekto al sendrata reto ne nepre signifas ke vi havas pli rapidan interretan konekton, aŭ ke vi havos pli rapidan elŝut-rapidon. La sendrata konekto konektas vian komputilon al la aparato kiu provizas la interretan konekton (kiel enkursigilo aŭ modemo), sed la du konektoj efektive estas malsamaj, kaj do funkcios kun malsamaj rapidoj.