Konektiĝi al kabla (Ethernet) reto
Por agordi plej dratitajn retajn konektojn, ĉion kion vi bezonas fari estas ŝtopi rete-kablon. La dratita reta ikono () estas montrata sur la supra breto kun tri punktoj dum la konekto estas establata. La punktoj malaperas kiam vi estas konektita.
Se ĉi tio ne okazas, vi unue devus certigu ke via rete-kablo estas ŝtopita en. Unu fino de la kablo devus esti ŝtopita en la rektan Ethernet (reta) pordon sur via komputilo, kaj la alia fino devus esti ŝtopita en ŝaltilon, enkursigilon, retmuran gnomon aŭ similan (depende de la reta agordo kiun vi havas). La Ethernet-pordo estas ofte sur la flanko de tekkomputilo, aŭ proksime al la supro de la dorso de labortabla komputilo. Foje, lumo apud la Ethernet-pordo indikos ke ĝi estas ŝtopita en kaj aktiva.
Vi ne povas ŝtopi unu komputilon rekte en alian per rete-kablo (almenaŭ, ne sen iom da ekstra agordado). Por konekti du komputilojn, vi devus ŝtopi ambaŭ en reta nabo, enkursigilo aŭ ŝaltilo.
Se vi ankoraŭ ne estas konektita, via reto eble ne subtenas aŭtomatan agordadon (DHCP). En ĉi tiu kazo vi devos agordi ĝin mane.