Ĝustigi la kolortemperaturon de via ekrano
Komputilekrano elsendas bluan lumon kiu kontribuas al sendormeco kaj okula streĉo post mallumo. Nokta Lumo ŝanĝas la koloron de viaj ekranoj laŭ la taghoro, igante la koloron pli varma vespere. Por aktivigi Noktan Lumon:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Ekranoj.
Klaku Ekranoj por malfermi la panelon.
Klaku Nokta Lumo por malfermi la agordojn.
Certigu ke la ŝaltilo Nokta Lumo estas ŝaltita.
Sub Horaro, elektu Subiro ĝis Leviĝo por igi la ekrankoloron sekvi la sunsubiron kaj sunleviĝajn tempojn por via loko. Elektu Mana Horaro por agordi la Tempojn al propra horaro.
Uzu la gliteron por ĝustigi la Kolortemperaturon por esti pli varma aŭ malpli varma.
La supera breto montras kiam Nokta Lumo estas aktiva. Ĝi povas esti provizore malaktivigita el la sistema menuo.