Uzantaj kontoj

Ĉiu persono kiu uzas la komputilon devus havi malsaman uzantan konton. Ĉi tio permesas al ili konservi siajn dosierojn aparte de la viaj kaj elekti siajn proprajn agordojn. Ĝi ankaŭ estas pli sekura. Vi povas nur aliri malsaman uzantan konton se vi scias ilian pasvorton.