Aldoni gepatrajn kontrolojn

Gepatroj povas uzi la aplikaĵon Gepatra Kontrolo por malhelpi infanojn aliri damaĝan enhavon.

Administranto povas uzi ĉi tiun aplikaĵon por:

  • Restrikti la aliron de uzanto al retfoliumiloj kaj aplikaĵoj.

  • Malhelpi uzanton instali aplikaĵojn.

  • Permesi uzanton aliri nur aĝo-taŭgajn aplikaĵojn.

Gepatraj Kontroloj postulas ke aplikaĵoj estu instalitaj per Flatpak aŭ Flathub.

Restrikti retfoliumilojn

Gepatraj Kontroloj permesas al administranto malaktivigi foliumilan aliron por uzanto.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.

  4. Sub Aliaj Uzantoj, elektu la uzanton al kiu vi volas apliki la kontrolojn.

  5. Elektu Gepatraj Kontroloj.

    La opcio aperas nur se Gepatraj Kontroloj estas instalita kaj aktivigita.

  6. Premu la butonon Malŝlosi.

  7. Enigu vian pasvortojn kaj aŭtentikiĝu por malŝlosi la dialogon Gepatraj Kontroloj.

  8. Ŝaltu la ŝaltilon Restrikti Retfoliumilojn por ŝalti ĝin.

Restrikti aplikaĵojn

Gepatraj Kontroloj provizas liston de aplikaĵoj kiujn administranto povas malaktivigi.

Ekzistantaj aplikaĵoj (kiuj ne estas instalitaj per Flatpak) ne aperos en ĉi tiu listo.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.

  4. Sub Aliaj Uzantoj, elektu la uzanton al kiu vi volas apliki la kontrolojn.

  5. Elektu Gepatraj Kontroloj.

    La langeto aperas nur se Gepatraj Kontroloj estas instalita kaj aktivigita.

  6. Premu la butonon Malŝlosi.

  7. Enigu vian pasvortojn kaj aŭtentikiĝu por malŝlosi la dialogon Gepatraj Kontroloj.

  8. Klaku Restrikti Aplikaĵojn.

  9. Ŝaltu la ŝaltilon apud la aplikaĵo(j) kiujn vi volas restrikti.

Restrikti aplikaĵan instaladon

Gepatraj Kontroloj permesas al administranto nei instaladajn privilegiojn al uzanto.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.

  4. Sub Aliaj Uzantoj, elektu la uzanton al kiu vi volas apliki la kontrolojn.

  5. Elektu Gepatraj Kontroloj.

    La langeto aperas nur se Gepatraj Kontroloj estas instalita kaj aktivigita.

  6. Premu la butonon Malŝlosi.

  7. Enigu vian pasvortojn kaj aŭtentikiĝu por malŝlosi la dialogon Gepatraj Kontroloj.

  8. Ŝaltu la ŝaltilon Restrikti Aplikaĵan Instaladon por ŝalti ĝin.

Restrikti aplikaĵojn laŭ aĝogrupo

Restrikti kiuj aplikaĵoj estas videblaj laŭ ilia taŭgeco por donita aĝogrupo.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.

  4. Sub Aliaj Uzantoj, elektu la uzanton al kiu vi volas apliki la kontrolojn.

  5. Elektu Gepatraj Kontroloj.

    La langeto aperas nur se Gepatraj Kontroloj estas instalita kaj aktivigita.

  6. Premu la butonon Malŝlosi.

  7. Enigu vian pasvortojn kaj aŭtentikiĝu por malŝlosi la dialogon Gepatraj Kontroloj.

  8. Elektu la aĝogrupon el la falfenestro en Aplikaĵa Taŭgeco.