Kiel funkcias administrantaj privilegioj?
Aldone al la dosieroj kiujn vi kreas, via komputilo havas kelkajn dosierojn kiuj estas bezonataj de la sistemo por funkci ĝuste. Se ĉi tiuj gravaj sistemaj dosieroj estas malĝuste ŝanĝitaj ili povas kaŭzi malsamajn aferojn rompiĝi, do ili estas protektitaj kontraŭ ŝanĝoj defaŭlte. Certaj aplikaĵoj ankaŭ modifas gravajn partojn de la sistemo, kaj do ankaŭ estas protektitaj.
La maniero kiel ili estas protektitaj estas nur permesante uzantojn kun administraj privilegioj ŝanĝi la dosierojn aŭ uzi la aplikaĵojn. En ĉiutaga uzo, vi ne bezonos ŝanĝi iujn ajn sistemajn dosierojn aŭ uzi ĉi tiujn aplikaĵojn, do defaŭlte vi ne havas administrajn privilegiojn.
Foje vi bezonas uzi ĉi tiujn aplikaĵojn, do vi eble povos provizore akiri administrajn privilegiojn por permesi al vi fari la ŝanĝojn. Se aplikaĵo bezonas administrajn privilegiojn, ĝi petos vian pasvorton. Ekzemple, se vi volas instali iom da nova programaro, la programara instalilo (paka administranto) petos vian administran pasvorton por ke ĝi povu aldoni la novan aplikaĵon al la sistemo. Kiam ĝi finis, viaj administraj privilegioj estos denove forigataj.
Administraj privilegioj estas asociitaj kun via uzanta konto. Administrantaj uzantoj estas permesataj havi ĉi tiujn privilegiojn dum Normaj uzantoj ne havas. Sen administraj privilegioj vi ne povos instali programaron. Kelkaj uzantaj kontoj (ekzemple, la konto "radika") havas permanentajn administrajn privilegiojn. Vi ne devus uzi administrajn privilegiojn ĉiam, ĉar vi eble hazarde ŝanĝos ion kiun vi ne intencis (kiel forigi bezonatan sisteman dosieron, ekzemple).
Resumate, administraj privilegioj permesas al vi ŝanĝi gravajn partojn de via sistemo kiam bezonata, sed malhelpu vin fari ĝin hazarde.
Kion signifas „superuzanto“?
Uzanto kun administraj privilegioj estas foje nomata superuzanto. Ĉi tio estas simple ĉar tiu uzanto havas pli da privilegioj ol normalaj uzantoj. Vi eble vidos personojn diskutantaj aferojn kiel su kaj sudo; ĉi tiuj estas programoj por provizore donante al vi "superuzantajn" (administrajn) privilegiojn.
Kial administrantaj privilegioj estas utilaj?
Postuli uzantojn havi administrajn privilegiojn antaŭ gravaj sistemaj ŝanĝoj estas farataj estas utila ĉar ĝi helpas malhelpi vian sistemon esti rompita, intence aŭ neintence.
Se vi havus administrajn privilegiojn ĉiam, vi eble hazarde ŝanĝos gravan dosieron, aŭ rulus aplikaĵon kiu ŝanĝas ion gravan erare. Nur akiri administrajn privilegiojn provizore, kiam vi bezonas ilin, reduktas la riskon de ĉi tiuj eraroj okazantaj.
Nur certaj fiditaj uzantoj devus esti permesataj havi administrajn privilegiojn. Ĉi tio malhelpos aliajn uzantojn mesi kun la komputilo kaj fari aferojn kiel malinstali aplikaĵojn kiujn vi bezonas, instali aplikaĵojn kiujn vi ne volas, aŭ ŝanĝi gravajn dosierojn. Ĉi tio estas utila el sekurec-vidpunkto.