Aldoni novan uzantan konton

Vi povas aldoni plurajn uzantajn kontojn al via komputilo. Donu unu konton al ĉiu persono en via mastrumaro aŭ kompanio. Ĉiu uzanto havas sian propran hejman dosierujon, dokumentojn, kaj agordojn.

Vi bezonas administrantajn privilegiojn por aldoni uzantajn kontojn.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.

  4. Premu Malŝlosi en la supra dekstra angulo kaj tajpu vian pasvorton kiam instigita.

  5. Premu la butonon Aldoni Uzanton… sub Aliaj Uzantoj por aldoni novan uzantan konton.

  6. Se vi volas ke la nova uzanto havu administran aliron al la komputilo, elektu Administranto por la kont-tipo.

    Administrantoj povas fari aferojn kiel aldoni kaj forigi uzantojn, instali programarojn kaj pelilojn, kaj ŝanĝi la daton kaj tempon.

  7. Enigu la plenan nomon de la nova uzanto. La uzantnomo estos aŭtomate plenigita bazita sur la plena nomo. Se vi ne ŝatas la proponitan uzantnomon, vi povas ŝanĝi ĝin.

  8. Vi povas elekti agordi pasvorton por la nova uzanto, aŭ lasi ilin agordi ĝin mem ĉe sia unua ensaluto. Se vi elektas agordi la pasvorton nun, vi povas premi la ikonon generi pasvortojn por aŭtomate generi hazardan pasvorton.

    Por konekti la uzanton al reta domeno, klaku Entreprena Ensaluto.

  9. Klaku Aldoni. Kiam la uzanto estis aldonita, agordoj de Gepatra Kontrolo kaj Lingvo povas esti ĝustigitaj.

Se vi volas ŝanĝi la pasvorton post kreado de la konto, elektu la konton, Malŝlosi la panelon kaj premu la nunan pasvorton-staton.

En la panelo Uzantoj, vi povas klaki la bildon apud la nomo de la uzanto dekstre por agordi bildon por la konto. Ĉi tiu bildo estos montrata en la ensaluta fenestro. La sistemo provizas kelkajn bildojn kiujn vi povas uzi, aŭ vi povas elekti vian propran aŭ preni bildon per via tttam-kamero.