Ŝanĝi vian pasvortojn
Estas bona ideo ŝanĝi vian pasvorton de tempo al tempo, precipe se vi pensas ke iu alia scias vian pasvorton.
Vi bezonas administrajn privilegiojn por redakti uzantajn kontojn krom la via.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.
Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.
Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.
Klaku la etikedon ····· apud Pasvorto. Se vi ŝanĝas la pasvorton por malsama uzanto, vi unue bezonos Malŝlosi la panelon kaj elekti la konton sub Aliaj Uzantoj.
-
Enigu vian nunan pasvorton, poste novan pasvorton. Enigu vian novan pasvorton denove en la kampo Konfirmi Novan Pasvorton.
Vi povas premi la ikonon
por aŭtomate generi hazardan pasvorton.
Klaku Ŝanĝi.
Certigu ke vi elektas bonan pasvorton. Ĉi tio helpos konservi vian uzantan konton sekura.
Kiam vi ĝisdatigas vian ensalutan pasvorton, la pasvorto de via ensaluta ŝlosilaro aŭtomate estos ĝisdatigita por esti la sama kiel via nova ensaluta pasvorto.
Se vi forgesas vian pasvortojn, iu ajn uzanto kun administrantaj privilegioj povas ŝanĝi ĝin por vi.