Ŝanĝi vian ensalutan ekranfoton
Kiam vi ensalutas aŭ ŝanĝas uzantojn, vi vidos liston de uzantoj kun iliaj ensalutaj fotoj. Vi povas ŝanĝi vian foton al norma bildo aŭ bildo de via propra. Vi eĉ povas preni novan ensaluton foton per via tttam-kamero.
Vi bezonas administrajn privilegiojn por redakti uzantajn kontojn krom la via.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.
Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.
Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.
Se vi volas redakti uzanton krom vi mem, premu Malŝlosi en la supra dekstra angulo kaj tajpu vian pasvorton kiam instigita. Elektu la uzanton el Aliaj Uzantoj.
-
Klaku la plumikonon apud via nomo. Falmenuon bildaro estos montrata kun kelkaj normaj ensalutaj fotoj. Se vi ŝatas unu el ili, klaku ĝin por uzi ĝin por vi mem.
Se vi preferas uzi bildon kiun vi jam havas sur via komputilo, klaku Elekti dosieron….
Se vi havas tttam-kameran, vi povas preni novan ensaluton foton ĝuste nun klakante Preni bildon…. Prenu vian foton, poste movu kaj pligrandigu la kvadratan kontuwron por ellabori la partojn kiujn vi ne volas. Se vi ne ŝatas la foton kiun vi prenis, klaku Preni Alian Foton por reprovi, aŭ Nuligi por rezigni.