Elekti sekuran pasvortojn

Faru viajn pasvortojn sufiĉe facile por vin memori, sed tre malfacile por aliaj (inkluzive komputilprogramoj) diveni.

Elekti bonan pasvorton helpos konservi vian komputilon sekura. Se via pasvorto estas facile diveni, iu povas eltrovi ĝin kaj akiri aliron al viaj personaj informoj.

Personoj eĉ povas uzi komputilojn por sisteme provi diveni vian pasvorton, do eĉ tiu kiu estus malfacila por homo diveni eble estas ekstreme facila por komputilprogramo kraki. Jen kelkaj konsiletoj por elekti bonan pasvorton:

  • Uzu mikson de majusklaj kaj minusklaj literoj, nombroj, simboloj kaj spacoj en la pasvorto. Ĉi tio faras ĝin pli malfacile diveni; estas pli da simboloj el kiuj elekti, signifante pli da eblaj pasvortoj kiujn iu devus kontroli kiam provante diveni la vian.

    Bona metodo por elekti pasvorton estas preni la unuan literon de ĉiu vorto en frazo kiun vi povas memori. La frazo povus esti la nomo de filmo, libro, kanto aŭ albumo. Ekzemple, "Flatland: A Romance of Many Dimensions" iĝus F:ARoMD aŭ faromd aŭ f: aromd.

  • Faru vian pasvorton tiel longan kiel ebla. Ju pli da signoj ĝi enhavas, des pli longe devus daŭri por persono aŭ komputilo diveni ĝin.

  • Ne uzu iujn ajn vortojn kiuj aperas en norma vortaro en iu ajn lingvo. Pasvort-krakiloj provas ĉi tiujn unue. La plej ofta pasvorto estas "pasvorto" — personoj povas diveni pasvortojn kiel ĉi tio tre rapide!

  • Ne uzu iujn ajn personajn informojn kiel daton, numeron de licencpeto, aŭ nomon de iu ajn familiano.

  • Ne uzu ajnajn substantivojn.

  • Elektu pasvorton kiu povas esti tajpita rapide, por malpliigi la ŝancojn de iu kapabli ekvidi kion vi tajpis se ili hazarde rigardas vin.

    Neniam skribu viajn pasvortojn ie ajn. Ili povas esti facile trovitaj!

  • Uzu malsamajn pasvortojn por malsamaj aferoj.

  • Uzu malsamajn pasvortojn por malsamaj kontoj.

    Se vi uzas la saman pasvorton por ĉiuj viaj kontoj, iu ajn kiu divenas ĝin povos tuj aliri ĉiujn viajn kontojn.

    Povas esti malfacile memori multajn pasvortojn, tamen. Kvankam ne tiel sekura kiel uzi malsamajn pasvortojn por ĉio, povas esti pli facile uzi la saman por aferoj kiuj ne gravas (kiel ttt-ejoj), kaj malsamajn por gravaj aferoj (kiel via reta bankada konto kaj via retpoŝto).

  • Ŝanĝu viajn pasvortojn regule.